Umberto Nobile: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e +Bibliotekoj per AWB
Neniu resumo de redakto
Linio 18:
En [[1928]] li per aerŝipo ([[zepelino]]) nomata ''Italia'' denove flugis al norda poluso, kun la celo malfermi novan raŭton el [[Eŭropo]] al [[Ameriko]]. Post flugo el [[Milano]] al Kings Bay (nun [[Ny-Ålesund]]), en insulo [[Spicbergo]], teritorio de la norvega artika insularo [[Svalbard]], kaj post esplora flugo orienten de Spicbergo, la aerŝipo Italia ekflugis la 23-an de majo 1928 al la poluso. Ĝi atingis ĝin je la horo 00.24 de la 24-a de majo 1928. La aerŝipo ne povis alteriĝi kiel planite pro malfavoraj veteraj kondiĉoj, sed dum du horoj ĝi superflugis la poluson kaj la skipo elĵetis [[kruco]]n benitan de [[papo]] [[Pio la 11-a]] kune kun itala flago.
 
Du tagojn poste, dum la denova klopodo flugi trans la poluso, la aerŝipo superfluganta Spicbergon spertis akcidenton. Pro forta ŝtormo, la aerŝipo frakasiĝis pro kunpuŝiĝo kun glacia monto kaj Nobile estis elĵetita el ĝi kune kun naŭ el la skipanoj (Zappi, Mariano, Viglieri, Biagi, Behounek, Malmgren, Cecioni, Trojani, Pomella: ĉi lasta tuj mortis pro la akcidento) kaj la hundino de Nobile, nomata Titina. La ceteraj kunvojaĝantoj ([[Aldo Pontremoli|Pontremoli]], Arduino, Ciocca, Lago, Alessandrini kaj Caratti) restis en la aerŝipo kiu, pro perdo de transportata pezo, subite resuprenflugis, kaj perdiĝis por ĉiam. Tamen unu el la skipanoj restantaj en la forfluganta restaĵo de la aerŝipo, nome Arduino, sukcesis ĵeti al la alteriĝintaj kamaradoj sufiĉe da materialo (manĝaĵoj, tendo, radio, k.t.p.) por ke ili havu rimedojn por transvivi.
La ceteraj kunvojaĝantoj (Pontremoli, Arduino, Ciocca, Lago, Alessandrini kaj Caratti) restis en la aerŝipo kiu, pro perdo de transportata pezo, subite resuprenflugis, kaj perdiĝis por ĉiam. Tamen unu el la skipanoj restantaj en la forfluganta restaĵo de la aerŝipo, nome Arduino, sukcesis ĵeti al la alteriĝintaj kamaradoj sufiĉe da materialo (manĝaĵoj, tendo, radio, k.t.p.) por ke ili havu rimedojn por transvivi.
 
Aparte la tendo - kiu fariĝis riparilo kontraŭ la frosto por ĉiuj transvivintoj, kiuj vivos amasigitaj dum semajnoj en la malgranda spaco je dispono - fariĝis la simbolo de la tuta eventaro: por ke ĝi estu bone videbla el superflugantaj aviadiloj, la postvivintoj de la akcidento pentris ĝin ruĝ-kolore. Pro tio, kiam oni aludas la tutan eventaron oni kutime difinas ĝin la historio de la "ruĝa tendo".