Barbara Cassin: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Barbara Cassin kaj Esperanto: Citaĵoj el ŝia libro de 2016
Etikedo: redakto de fonto je 2017
Benlupo (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 54:
Sciencistoj, eĉ lingvistoj, fakuloj pri plurlingveco, povas vivi en mondo de erara sciokredo pri Esperanto. Tio klarigas ekzemple la misprezentojn de Barbara Cassin rilate al Esperanto en ŝia verko ''Plus d’une langue'' (2012)<ref>Barbara Cassin. Plus d’une langue. Montrouge: Bayard Culture, 2012</ref>. En intervjuo publikigita en tiu libro ŝi tre klare esprimas sian miskredon pri la realeco de Esperanto; ŝi asertas, ke Esperanto havus nek aŭtorojn nek verkojn nek denaskulojn kaj tial ĝi estus nura ''artefact'' (artefaritaĵo), ne ''lingvo''; angla traduko de la intervjuo publikiĝis en marto 2017 en e-flux.com<ref>(angla) ''[http://conversations.e-flux.com/t/the-power-of-bilingualism-interview-with-barbara-cassin-french-philosopher-and-philologist/6252 The power of bilingualism: Interview with Barbara Cassin,] ,'' [http://conversations.e-flux.com/t/the-power-of-bilingualism-interview-with-barbara-cassin-french-philosopher-and-philologist/6252 e-flux.com], intervjuo bazita sur la eseo 'Pli ol unu lingvo' de Barbara Cassin, marto 2017.</ref>. La realo pri Esperanto estas tamen alia ol kredas Cassin, vidu ekz. [[Esperanto-kulturo|Kulturo de Esperanto]], [[Denaskuloj|Denaskaj Esperanto-parolantoj]], [[Aŭtoroj de originala esperantlingva literaturo|Aŭtoroj de originala Esperantlingva literaturo]].
 
Aldone al la misinformado en sia libro de 2012 kaj la permeso, ke tiu misinformado publikiĝu rete en 2017, bedaŭrinde Barbara Cassin daŭrigas sian agitadon kontraŭ Esperanto. En sia libro ''Eloges de la traduction'' (2016) ŝi nomas Esperanton ''ersatz pragmatique'' (pragmata anstataŭaĵaĉo); ŝi asertas ke Esperanto estus denaska lingvo de (preskaŭ) neniu; ŝi kritikas ke Esperanto estas konstruita hindeŭrope (dum ŝi mem kutime uzas kaj traktas hindeŭropajn lingvojn); ŝi ripetas la insulton de [[Michel Deguy]] kiu parolis pri ''désespéranto'' tiel damaĝante la prestiĝon kaj de la lingvo kaj de ties parolantoj. Barbara Cassin kontraŭmetas pragmatan Esperanto al kultura lingvo, kvazaŭ ŝi nenion scius pri la Esperanto-kulturo (kaj tiel ŝajne estis almenaŭ en 2012). Laŭ Cassin oni havus (se oni plu volas solan lingvon, kiel ŝi skribas) la elekton inter unuflanke artefarita kreaĵo kaj aliflanke la profundeco de iu ajn lingvo vestita de interparolado kaj tekstoj; ŝi sekve metas kontraston inter universala gramatiko kaj literaturo. Evidente la ekzisto de Esperanto-literaturo, originala kaj tradukita, plu restas fremda al ŝi. Krome ŝi ŝajne - kiel aliaj - kredas, ke Esperanto estu sola lingvo, dum por ĉiu Esperanto-parolanto laŭ la [[Deklaracio pri Esperanto|Deklaracio de Bulonjo]] (1905) estas klare, ke Esperanto disvastiĝu "ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn naciajn".<ref>[https://books.google.de/books?id=QfpGDQAAQBAJ&pg=PT37&lpg=PT37&dq=barbara+cassin+plus+d%27une+langue+%22esp%C3%A9ranto%22&source=bl&ots=SZoR3y_puE&sig=ACfU3U2Z47gnNvIJIBiDVP20__l3FJDZ5w&hl=de&sa=X&ved=2ahUKEwjKpOXa--LgAhVMmbQKHfaZCTYQ6AEwBHoECC8QAQ#v=onepage&q=esp%C3%A9ranto&f=false Barbara Cassin. Eloges de la traduction]</ref>
 
==Verkoj de ŝi==