Botnia golfo: Malsamoj inter versioj

793 bitokojn aldonis ,  antaŭ 15 jaroj
sen resumo de redaktoj
 
Botnia golfo estas branĉo de la [[Balta maro]], inter [[Svedio]] kaj [[Finnlando]], norde de [[Alando]]. Ĝi konsistas el suda kaj norda basenoj, inter kiuj situas ĝia plej mallarĝa kaj relative malprofunda parto, la Kvarken-markolo (svede ''Kvarken'' aŭ ''Norra Kvarken'', finne ''Merenkurkku''). Ĝi estas ĉ. 700 kilometrojn longa kaj etendiĝas sur 120 000 kvadrataj kilometroj.
 
La golfon enfluas multaj riveroj, kiuj alportas tiom da sensala akvo, ke la akvo multloke enhavas malpli ol 0,5 % da salo (en oceanoj 3,5 %).
 
Ambaŭflanke de la mezo de la golfo situas loko listigita de Unesko en sia registro de [[Monda Heredaĵo de UNESKO|mondaj heredaĵoj]]: la Alta Marbordo en Svedio kaj la Kvarken-insularo en Finnlando formas kune tiun transliman heredaĵon.
 
'''Nomoj en la lingvoj de la apudaj landoj.'''
 
* Botnia golfo, svede ''Bottniska viken'', finne ''Pohjanlahti''
* la suda parto: svede ''Bottenhavet'', finne ''Selkämeri''
* Kvarken-markolo, svede ''Kvarken'' aŭ ''Norra Kvarken'', finne ''Merenkurkku''
* la norda parto: svede ''Bottenviken'', finne ''Perämeri''
 
[[af:Botniese Golf]]
[[ca:Golf de Bòtnia]]
[[cs:Botnický záliv]]
[[da:Den Botniske Bugt]]
[[de:Bottnischer Meerbusen]]
[[et:Põhjalaht]]
[[el:Βοθνιακός κόλπος]]
[[en:Gulf of Bothnia]]
[[es:Golfo de Botnia]]
[[eu:Botniako golko]]
[[fr:Golfe de Botnie]]
[[it:Golfo di Botnia]]
[[he:המפרץ הבוטני]]
[[nl:Botnische Golf]]
[[ja:ボスニア湾]]
[[pl:Zatoka Botnicka]]
[[pt:Golfo de Bótnia]]
[[ru:Ботнический залив]]
[[sk:Botnický záliv]]
[[sr:Ботнички залив]]
[[sv:Bottniska viken]]
2 797

redaktoj