Kanado: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 189:
<!-- ''Ĉefa artikolo: [[Ekonomio de Kanado]]'' ne ekzistas -->
 
Kiel [[Unua Mondo|riĉa]], [[alta teknologio|altteknologia]] socio, Kanado sufiĉe similas al Usono pro sia [[merkata ekonomio]], produktado, kaj alta [[normo de vivovivkvalito]]. En la lasta jarcento, la impona kresko de la fabrika, mina, kaj serva sektoroj ŝanĝis la nacion de plejparte rurala ekonomio al plejparte industria kaj urba. Kanado ankaŭ havas grandegajn reservojn de [[natura gaso]] en la atlantika marbordo kaj en la okcidento, kaj multegajn aliajn naturajn rimedojn, kio faras ke ĝi estas memsufiĉa je energio. La [[Konsento pri Libera Negoco]] de [[1989]] kun Usono kaj la [[Nordamerika Traktato pri Libera Negoco]] de [[1994]] kun Usono kaj [[Meksiko]] spronis imponan kreskon de interkomerco kaj ekonomia dependiĝo al Usono. Depost 2001, Kanado sukcese evitis recesion kaj daŭrigis la plej bonan entutan ekonomian agadon de la [[G 8|Grupo de Ok]].
 
Du longvidaj zorgoj daŭras. Unue estas la daŭraj politikaj malkonsentoj kun Kebekio pri la Konstitucio, kiu foje revigligas la eblecon de la [[sendependeco de Kebekio]]. Pro la kresko de la ekonomio, aparte en Kebekio, timoj de apartiĝo malkreskadas. Alia zorgo estas la [[cerboperdo]] (''brain drain''), la foriro de profesiuloj al Usono serĉante pli grandan pagon, malpli grandan impostadon, kaj altteknologiajn eblecojn. Tamen, nesufiĉe rekonata "cerbogajno" okazas samtempe pro la enveno de edukitaj enmigrantoj (ĉefe de [[disvolviĝantaj landoj]]) kanaden.