Trojaninoj. Ifigenia en Taŭrido: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e {{Unua}} -> {{Unua|kat=ne}} per AWB
Neniu resumo de redakto
Linio 18:
''Ho, mastro de la mondo, sur la sidejo alta,
kiel ajn vi nomiĝas, por homoj tro ekzalta
ĉu [[Zeŭso]], aŭ neceso natura, aŭ hommenso
vin, kies vojo iras preter la homa penso,
mi vokas. Fine venu per vi justa kompenso. (v. 884-888)''

Tiuj versoj ja memorigas la Zamenhofajn el la "Preĝo sub la verda standardo" :

''Al Vi, ho potenca senkorpa mistero,
Fortego, la mondon reganta,
Al Vi, granda fonto de l' amo kaj vero...
Hodiaŭ mi preĝas.''

La Eŭripidaj ŝajnas al mi pli filozofaj, pli klerecaj, pli pesimistaj. En ili paroliĝas nek pri amo nek pri vero.
En nia jarcento prilaboris la samen materion, en 1915, Franco Verfelo (Werfel) kaj, en 1965, [[Jean-Paul Sartre|Ĵano-Paŭlo Sartro]].

"Ifigenia en Taŭrido" (''Iphigeneia he en Taurois'') estis unue prezentata en 412, do nur malmultaj jaroj post la "Trojaninoj". Malgraŭ multaj similaĵoj, kiuj pli aŭ malpli validas por ĉiuj antikvaj tragedioj, tiuj du de la sama verkisto estas tre diferencaj, malpli laŭ la formo, sed certe laŭ la internaj [[koncepto]]j. La agantaj personoj, kvankam ili moviĝas en mitologia mondo regata per la tuta [[Olimpo|olimpa]] diaro, tamen ĉiam agas realisme. Ofte ili estas noblaj, sed samtempe kiam tio pruviĝas necesa, ili ankaŭ estas ruzaj, prudentaj, trompemaj, pro psikaj kialoj eble eĉ krimaj.

Tiu tragedio estas, por tiel diri, malpli tragika ol la unua. Je la fino [[Atena|Atenino]] aperas kaj zorgas, ke ĉiuj restantaj konfliktoj kaj malfacilaĵoj harmonie solviĝas. Ŝi malfermas bonajn perspektivojn por la estonteco, kaj la lastaj vortoj de la ĥoro estas :

''Ĝojan novaĵon vi aŭdis preter ĉiu espero.''

Tragikaj tamen estas la antaŭirintaj travivaĵoj de Ifigenino kaj de ŝia frato [[Oresto]]. Ambaŭ, moderne parolate, estas [[Neŭrozo|neŭrozaj]], ĉiu suferas pri grava [[traŭmato]], Ifigenino pro la ŝoko ricevita, kiam ŝia patro intencis buĉe oferi ŝin, dum ŝi atendis esti edzinigita. Oresto pro la fatalaj cirkonstancoj, kiuj devigis lin venĝi la morton de sia patro kaj fariĝis tiel patrinomurdisto. Tie, kie la dioj kunigas iliajn vivivojojn, la [[tragedio]] komenciĝas. Ĝia esenca enhavo estas la majstrado de la estinteco, la liberigo de la malbeno, kiu estis pezanta sur la familio de la gefratoj. Kaj ke tio sukcesos, la leganto jam sentas antaŭe. Ne mankas al la teatraĵo partoj de fajna [[ironio]] kaj milda komiko.

La saman materion prilaboris, laŭ klasikisma idealismo, De Gojto en sia "Ifigenino en Taŭrido" (1778), tradukita, en 1908, de Zamenhofo. Ambaŭ tradukoj estas gravaj atingoj. Ekde nun ili apartenas al la plej altnivela literaturo en Esperanto. Mi deziras al la libro respondan intereson de la esperantistaro. |[[Rikardo Ŝulco]], [[Heroldo de Esperanto]], 1985-10-24}}

== Eksteraj ligiloj ==
{{Portalo |Literaturo}}
* [http://anet.ua.ac.be/desktop/ehc/core/index.phtml?language=&euser=&session=&service=opacehc&robot=&deskservice=desktop&desktop=ehc&workstation=EHC-LZ&extra= Katalogo de] [[Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience]] : entajpu la vorton "trojaninoj".

[[Kategorio:Verkoj el la esperantigita malnovgreklingva literaturo]]