Cirila alfabeto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 171:
La [[mongola lingvo]] jam ekde 12–14-aj jarcentoj havis sian propran [[Mongola tradicia alfabeto|alfabeton]]. Trans la ujgura skribo ĝi devenas de la araba alfabeto, sed evoluis en tute memstaran alfabeton. Per ĝi oni skribas vertikale, de supro al malsupro (verŝajne, laŭ influo de la [[ĉina skribo]]), kaj tion apenaŭ eblas ŝanĝi (malsame al la ĉina skribo). Krome, kleraj homoj ofte skribis fakte en la mezepoka mongola lingvo, kiu estis komuna por ĉiuj [[Mongola lingvaro|mongolaj lingvoj]] kaj unuigis ilin, sed estis malfacile komprenebla por malklera homo.
 
Laŭ la influo de Sovetunio en Mongolio okazis la latinigo, kaj poste, en [[1940-aj]], la ciriligo. La mongola alfabeto estas sama kiel la rusa alfabeto, kuna du aldonitaj literoj, [[Ө|Өө]] kaj [[Ү|Үү]]. Post [[1990]] aperis proponoj reveni al la tradicia alfabeto, sed ili ne estis aprobitaj, aŭ, pli ĝuste, estis aprobitaj parte. La mongolan tradician alfabeton oni instruas en lernejoj, kaj uzas ĝin por sigeloj kaj reklampaneloj, sed la plej vaste uzata estas la mongola cirila alfabeto.<br clear="all"/>
 
== La cirila alfabeto ==