Cirila alfabeto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 332:
En [[1920-aj|1920]]–[[1930-aj]] en [[Sovetunio]] oni komencis latinigon de alfabetoj. Oni intencis latinigi ĉiujn alfabetojn, inkluzive la rusan,<ref>{{citaĵo el gazeto| url = http://crecleco.seriot.ch/textes/Lunacharskij30.html | aŭtoro = Луначарский А. В.| titolo = Латинизация русской письменности | gazeto = Культура и письменность Востока| jaro = 1930 | paĝoj = 20–26| numero = 6| lingvo = ru}}</ref> sed agis malrapide kaj komencis de tiuj lingvoj, kiuj antaŭe uzis [[araba alfabeto|arabajn alfabetojn]] aŭ tute ne havis skribsistemon. En [[1927]] surbaze la antaŭ nelonge aperinta latina alfabeto por la [[azerbajĝana lingvo]] estis kreita la universala [[tjurka lingvaro|tjurka]] alfabeto (Nova Tjurka Alfabeto — NTA) el 34 literoj, al kiu oni povis aldoni aliajn literojn por fari alfabeton por ĉiu tjurka lingvo.<ref group="noto">Ne konfuzu kun la komuna tjurka alfabeto, kiu estas same latina kaj same havas 34 literojn, kaj estis proponita en [[Turkio]] en [[1991]].</ref> Kiam oni komencis uzi ĉi tiun alfabeton por netjurkaj lingvoj, la vorto "tjurka" el la nomo de la alfabeto malaperis.<ref name=enc>{{citaĵo el libro |titolo= [[Granda Rusia Enciklopedio]] |volumo= 23 |jaro= 2013 |loko= Moskvo |lingvo= ru |paĝoj= 244–245 |ĉapitro= НОВЫЙ АЛФАВИТ |ĉapitrourl= https://bigenc.ru/linguistics/text/2668948}}</ref> Antaŭ [[1936]] jam estis latinigita plejmulto da lingvoj de Sovetunio, inkluzive la lingvoj [[komia lingvo|komia]] kaj [[jakuta lingvo|jakuta]], kiuj antaŭe havis cirilajn alfabetojn.<ref>{{citaĵo el gazeto| url = http://crecleco.seriot.ch/textes/Jakovlev36.html | aŭtoro = Яковлев Н. Ф.| titolo = О развитии и очередных проблемах латинизации алфавитов | gazeto = Революция и письменность| jaro = 1936 | paĝoj = 25–38| numero = 2| lingvo = ru}}</ref> Sed en [[1936]] oni haltigis la latinigon. Komenciĝis la renversa projekto: ciriligo. Por ĉiuj ĵus latinigitaj lingvoj oni kreis cirilajn alfabetojn. Oni eĉ denove ciriligis la komian, kiu jam havis cirilan alfabeton de [[Vasilij Molodcov|Molodcov]], sed oni anstataŭis tiun per fakte la rusa alfabeto kun du aldonaj literoj. En [[1941]] la plejmulto da lingvoj estis ciriligitaj, nemultajn el latinigitaj oni ciriligis poste: la [[kurda lingvo|kurdan]] en [[1946]], la [[ujgura lingvo|ujguran]] en [[1947]] kaj la [[dungana lingvo|dunganan]] en [[1953]]. Ne ekzistis la universala cirila alfabeto simila al NTA/NA, kaj ĉiun lingvon oni ciriligis aparte.<ref>{{citaĵo el la reto |url= https://web.archive.org/web/20090823183900/http://www.miu.su/wp-content/uploads/2008/03/gorshok.doc |titolo= Языковая политика СССР в 20 – 30-е годы|alirdato=2020-01-06 |formato= DOC |lingvo=ru }}</ref> El la lingvoj, uzataj en Sovetunio en 1953, restis ne ciriligitaj nur la lingvoj [[Armena lingvo|armena]], [[Estona lingvo|estona]], [[Finna lingvo|finna]], [[Germana lingvo|germana]], [[Jida lingvo|jida]], [[Kartvela lingvo|kartvela]], [[Latva lingvo|latva]], [[Litova lingvo|litova]] kaj [[Pola lingvo|pola]]. La armena kaj la kartvela siatempe ankaŭ ne estis latinigitaj, la aliaj jam antaŭ longe havis latinajn alfabetojn. Post la disfalo de Sovetunio la oficialajn alfabetojn oni ŝanĝis al la latinaj por la lingvoj uzbeka, [[Karakalpaka lingvo|karakalpaka]], turkmena, kirgiza kaj azerbajĝana (la lasta estas oficiala lingvo ankaŭ en rusia [[Dagestano]], kaj tie ĝia oficiala alfabeto estas cirila). En [[Moldavio]] la oficiala alfabeto ankaŭ estis ŝanĝita al latina, sed en la neagnoskita ŝtato Ĉednestria Moldava Respubliko oni uzas la cirilan alfabeton por la moldava. Kazaĥio planas ŝanĝi la alfabeton al la latina en 2025.<ref name=kaz/>
 
==== En la mongola lingvo ====
{| class="Unicode" style="margin:0 0 1.5em 1.5em; float:right; clear:right; border:1px solid #aaa;background-color:#f9f9f9; font-size:95%;"
|-