Ludwig Thoma: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
formatigo de titoloj, +Informkesto, +Projektoj
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
'''Ludwig THOMA''' [ludvig toma] (naskiĝis la [[21-a de januaro|21-an de januaro]], [[1867]], mortis la [[26-a de aŭgusto|26-an de aŭgusto]], [[1921]]) estis [[Germanio|germana]] [[verkisto]].
 
Ludwig Thoma naskiĝis en [[Oberammergau]], studis forstsciencon en [[Aschaffenburg]] kaj juron en [[München]] kaj [[Erlangen]]. Poste li laboris kiel advokato, sed en la jaro 1899 li forlasis tiun ĉi karieron kaj fariĝis redaktoro de la satira revuo ''[[Simplicissimus (gazeto)|Simplicissimus]]''. Ekde 1907 li kune kun [[Hermann Hesse]] redaktis la revuon ''März'' kaj ekde 1911 li vivtenis sin kiel libera verkisto.
 
En siaj verkoj li priskribis la vivon de la bavaraj kamparanoj. Kvankam li moke kritikis filistrecon, hipokritecon kaj burokration, li ekde 1914 ŝanĝis sian politikan sintenon kaj montris pli kaj pli naciismajn, kontraŭdemokratiajn opiniojn.