Universala Kongreso de Esperanto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 11:
| urlfoto = [http://www.liberafolio.org/2006/uk2006foto fotopaĝo pri UK 2006]
}}
La '''Universala Kongreso de Esperanto''' ('''UK''') estas, laŭ la [[Jarlibro]] de [[Universala Esperanto-Asocio|UEA]], "internacia manifestacio de la [[esperantisto|esperantistaro]]", organizata de UEA. Ĝi estas kulturfesto, tutmovada forumo, turisma festo kaj laborkunveno de la organoj de UEA kaj de aliaj Esperanto-organizaĵoj. Ĝis la [[UK 1912|8-a kongreso (1912)]] oni nomis ĝin "Internacia", ekde la [[UK 1913|9-a (1913)]] "Universala". Simile al UEA kaj ties Universala Kongreso, [[Tutmonda Esperantista Junulara Organizo|TEJO]] organizas ĉiujare sian [[Internacia Junulara Kongreso|Internacian Junularan Kongreson]] (IJK) kaj [[ILEIInternacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj]] organizas sian ĉiujaran [[ILEI-Kongreso]]n.
 
== Ĝeneralaĵoj ==
UEA okazigas la kongreson ĉiujare en malsama lando, provante respekti la geografian distribuon kaj organizajn fortojn de la movado.
 
Pri la loko de la kongreso decidas la Estraro de [[UEA]]. Gravan rolon ludas ankaŭ la Ĝenerala Direktoro de UEA, kiu subskribas la koncernajn dokumentojn, sed la ĉiutagan laboron pri la UK faras [[Konstanta Kongresa Sekretario]], oficisto de UEA en Roterdamo. En la kongres-urbo mem agadas la [[Loka Kongresa Komitato]] (LKK) kiel partnero de UEA. Foje UEA rezignas pri LKK, precipe se la kongres-urbo estas la urbo de la UEA-sidejo.
 
Specialaj kasoj akceptas donacojn de kongresanoj kaj aliaj Esperantistoj. Donacoj, kiuj atingas la Centran Oficejon de UEA antaŭ la somero, estas rekonataj en la Kongresa Libro. La kasoj en 2001 estis ''Blindula'' (por helpi la blindulan Esperanto-movadon), ''Gepatra'' (por subvencii la [[Internacia Infana Kongreseto|Internacian Infanan Kongreseton]], ''Tria Mondo'' (por subvencii partoprenon de triamondaj esperantistoj), kaj ''Ĝenerala Kaso'' (por ĝenerale apogi la organizadon de la kongreso).
 
== Personoj ==