Veziro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- ĉ. + ĉirkaŭ )
eNeniu resumo de redakto
Linio 5:
Oni menciis la vezirejon dum la fruaj [[Otomana Imperio|osmandaj]] turkaj sultanoj kiel ''pervane'' („konsilio”); tiu vortuzo estas heredo de la anatoliaj [[selĝuko]]j. Oni donis la veziran titolon al militara gvidanto ĉe la osmanidj turkoj unuafoje ĉirkaŭ 1380. Ekde tiam ĝis okupo de [[Konstantinopolo]] (1453), la vezira titolo signifis la plej altan atingeblan rangon kaj ĝin rajtis porti pliaj homoj samtempe (ekz. ĉiu ministro de la ŝtato).
 
Dum regado de [[Mehmedo la 2-a]] (regis 1444–46, 1451–81), la osmanidaj turkoj transprenis la tradician musliman vortuzon kaj la veziran titolon ricevis la ĉefministoĉefministro, sed antaŭ tio aperis la adjektivo „granda” (en PIV '''ĉefveziro'''). Oni nomumis ankaŭ kelkajn helpantajn vezirojn („veziroj de la kupolo”); ili anstataŭigis la grandan veziron, kiam li partopenis militiron. Ili gvidis kelkfoje la armeon. Pli poste la veziran titolon ricevis la guberniestroj kaj kelkaj altrangaj oficistoj, ekz „la ĉefo de la trezorejo”).
 
La granda veziro estis la plenpotenca reprezentanto de la sultano, kaj li gardis la sultanan sigelringon kiel simbolon de la ofico. Ĝia vera influo dependis de la regavido de la unuopaj sultanoj. En 1654, la ĉefveziro ricevis oficialan, memstaran rezidejon: tiu estis la Alta Domejo, kiu fakte transprenis la funkcion de la osman-turka administra centro plenumita de la sultana palaco. Ekde la 19-a jarcento, la ĉefveziro prezidis ĉe la ministera konsilio, nomumita de la sultano. En 1908, li akiris la rajton pri nomumo de la ministroj. Post kolapso de la [[Otomana Imperio|Turka Imperio]], la funkcio ĉesis en 1918.