Amasbuĉo de Nankino: Malsamoj inter versioj

e
sen resumo de redaktoj
e (Osteologia movis paĝon Masakro de Nankingo al Amasbuĉo de Nankino: Laŭ Nankino, NPIV http://vortaro.net/#Nankino)
eNeniu resumo de redakto
La '''amasbuĉo de Nankino''' aŭ '''masakro de Nankino''' (decembro de [[1937]]–januaro de [[1938]]) okazis dum la [[Ĉina-Japana Milito]] (1937–45), post okupo de la ĉina urbo [[Nankino]] la [[13-an de decembro]] [[1937]]. La [[masakro]]n, amasmurdojn efektivigis la soldatoj de la japana armeo, ili murdis la simplajn loĝantojn kaj la kapitulaciintajn soldatojn. Mortis ĉ. 100.000–300.000 homoj.
[[Dosiero:Nanjing_1937_self-organized_burial_team.jpg|thumb|memorganizita entombigo]]
Nankino estis ĉefurbo de la [[Kuomintang]]-gvidata Ĉinio inter 1928 kaj 1937. La masakron, detruon ordonis [[Matsui Iwane]], generalo de la okupinta armeo. Dum la post-okupaj semajnoj estis ĉiutagaj la amasmurdoj kaj la japanaj soldatoj dekmile [[seksatenco|seksatencis]] ĉinajn virinojn. La armeo prirabis kaj eĉ bruligis la najbarajn urbojn, ruinigis trionon de la konstruaĵoj. La japanoj igis Nankinon en 1940 sidejo de la ĉina pupregistaro, gvidata de Wang Ching-wei.