Esperantistaj blinduloj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Blinduloj UK 1937 Varsovio.jpg|thumb|300px|Blindaj esperantistoj metas florojn ĉe la [[Tombo de Nekonata Soldato en Varsovio]], [[UK 1937]]]]
Profesoro [[Théophile Cart]] ekde [[19041902]] dediĉas parton de sia koro kaj laboro krei kunlaboron de blinduloj en la tuta mondo pere de [[Esperanto]]. Li komencis la unuan Esperanto kurson en la blindulejo de Lausanne ([[Svisio]]) kaj konsentinte kun la plej sukcesintaj lernintinoj, [[Helena Gal]] kaj [[Roza Vogt]] kaj kun [[Harald Thilander]] el [[Stokholmo]] ili fiksis la [[esperanta brajlo|brajloalfabeton]] por Esperanto donante por la kvin konsonantoj supersignitaj tute logikan brajloformon, almetante al la signoj de la pura litero ĉiam la saman punkton.<ref name="Kreitz">{{Citaĵo el libro|familia nomo=Kreitz|persona nomo=Joseph|titolo=Historio de la Esperanto-Movado inter la Blinduloj en tri brajlaj volumoj | Volumo = 1 |ĉapitro= 1. La komencoj |url=http://www.libe.slikom.info/Historio%20de%20la%20Esperanto-Movado%20Inter%20la%20Blinduloj/Joseph%20Kreitz_1.htm |lingvo=eo|jaro=1972|eldoninto=Imprenta Braille de la Organizacion Nacional de Ciegos|loko=Barcelono}}</ref><ref>{{citaĵo el gazeto |url= http://anno.onb.ac.at/cgi-content/anno-plus?aid=e0b&datum=1902&size=45&page=154 |titolo= Skribsistemo Braile por blinduloj |gazeto= Lingvo Internacia |numero= 11(83) |paĝoj= 153 |dato= Novembro, 1902 | lingvo= eo}}</ref>
 
Tiam [[Théophile Cart]] brajle presigis gramatikojn de Esperanto en diversaj lingvoj, presigis la [[Fundamenta Ekzercaro|Fundamentan Ekzercaron]], kaj kun argumentplena petskribo li dissendis tiujn al ĉiuj reĝinoj de [[Eŭropo]] por ricevi apogon kaj financan helpon por tiu ĉi filantropia agado. La rumana reĝino, la poeto [[Carmen Sylva]], patrino de sialandaj blinduloj; fondinto de la iam mondfama "[[Vatra Luminoasa]]", kaj la sveda reĝino [[Margareta la 1-a|Margareta]] respondis kaj finance kaj agade helpis la movadon.
Linio 31:
 
Post la [[Dua Mondmilito]], en la kampo de esperantistaj blinduloj inter alie aktivis la franca blindulo [[Raymond Gonin]], en 1930 lerninta Esperanton. De 1958 ĝis 1992, li dediĉis multajn fortojn al la redaktado de brajla monata revuo «Esperanta Ligilo». Li fariĝis komitatano de UFE ([[Unuiĝo Franca por Esperanto]]) kaj FEI ([[Franca Esperanto-Instituto]]) kaj ankaŭ gvidis Esperanto-kursojn en la [[metropolo Liono|liona metropola regiono]].
==Referencoj==
 
<references/>
{{Vikivortaropar|Blindulo}}