Margareta de Hungario: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 3:
'''Sankta Margareta''' estas [[Sanktulo|sanktulino]] el la [[Árpád-dinastio]] (virgulino) ({{dato|27|januaro|1242}}{{md}}{{dato|18|januaro|1271}}), ŝia festotago: la 18-a de januaro.
 
La patro de Sankta Margareta estis la hungara reĝo [[Adalberto la 4-a]], estimata eĉ kiel la dua landofondinto - (post la mongola invado en 1242), ŝia patrino - la bizanca princino [[Maria Laskaris]]. Post la batal-plago en la stepo [[Muhi]], reĝedzino Maria fuĝis kiel gravedulino, kune kun la reĝaj familianoj kaj, laŭ tradicio, la gepatroj jeĵuris, ke tala naskotan bebon ili dediĉos al Dio.
 
Margareta ekvidis la sunlumon en Klissa, Dalmatujo; poste kiel trijarulinon ŝiaj gepatroj donis ŝin al la monaĥinoj de la [[dominikanoj|dominikana ordeno]] en la urbo [[Veszprém]] (vespre: m). Preskaŭ ĉion entute, kion ni scias pri la vivo de [[Sankta Margareta]], ni scias de la dominikanino Lea Ráskai (ra:ŝkai), la fama kodeks-kopiistino vivinta en la dominikana monaĥinejo sur la Insuloj de Leporoj; la monaĥino laboris preskaŭ du kaj duonon da jarcentoj post la virgulino sanktaviva, en 1510. En la monaĥinejo, ankoraŭ ne malnova en la vivo de Margareta, laŭ speciale intima maniero oni respektis la memoron de Virgulino Maria kaj Kristo: la dominikaninoj rigore pentadis kaj flegadis senhelpajn malsanulojn, precipe leprulojn. Por sia filino, reĝo Belo ordonis konstrui tiun monaĥinejon sur la Insulo de Leporoj, la nuntempa [[Insulo Margareta]], en Budapeŝto, en kiu Margareta votis poste en 1254 antaŭ ordenestro Humbert. Ŝia reĝo-patro eĉ dufoje vizitis ŝin en la monaĥinejo de la insulo por persvadi ŝin je dinastia edziniĝo, per la argumento ke Romo nepre absolvos ŝin pri ŝia voto. Li proponis unue la polan reĝon Boleslavon la Kvaran (Puran), baldaŭ li elektis por Margareta sian faman kontraŭulon, la ĉeĥan reĝon Otckaron la Duan (Grandan). Sed Margareta ne volis eĉ aŭdi pri edziniĝo, kaj ĉefe tio indignis ŝin ke, laŭ informo reĝo Otokaro trovis ŝin tre alloga eĉ en ŝia monaĥina vesto. Margareta diris al sia kunmonaĥino, ke oni prefere detranĉu al ŝi la nazon ol iu elbuŝigu pri ŝi tian rimarkigon impertinentan.