Adrian (televida serio): Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreis novan paĝon kun "'''''Adrian''''' estas kartuna televidserio publikigita en 2019, konceptita kaj skribita de Adriano Celentano. Ĝi estas prizorgita de Vincenzo Cerami en la scen..."
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 14:35, 12 jan. 2020

Adrian estas kartuna televidserio publikigita en 2019, konceptita kaj skribita de Adriano Celentano.

Ĝi estas prizorgita de Vincenzo Cerami en la scenredaktado, Milo Manara en la roldezajno kaj Nicola Piovani en la muzikoj. Kune kun Celentano partoprenis ankaǔ la lernantoj de Scuola Holden de Alessandro Baricco.

Adrian, produktita de Claudia Mori por Clan Celentano, estas la rezulto de laboro daǔrita pli ol 10 jaroj: anoncita en 2009 kaj komence destinita al Sky, ĝi estis objekto de ripetitaj prokrastoj kaŭze de malakordoj inter la Klano kaj la pluraj produktadofirmoj elektitaj por la realigo de la kartuno, tio emigis Sky-on al la nuligo de la kontrakto kun la Klano en 2012. Reprenita de Mediaset en 2015, ĝia realigo plurfoje forsaltis kaŭze de la buĝeto de ĉirkaŭ 28 milionoj da eŭroj kaj ĝi finfine estis kompletigita kaj preparita por albordiĝo en la itala televida kanalo Canale 5 en januaro de 2019. La animado de la kartuno estas zorgita de miloj da desegnistoj dislokitaj en tri kontinentoj (Azio, Afriko kaj Eŭropo) kaj entenas pli ol 10000 scenoj.

De la serio estas kreitaj ĉirkaŭ 26 epizodoj kun daŭro de 22 minutoj po, poste ili estas remuntitaj en 9 partoj kun daŭro de 55-70 minutoj po, por esti elsendotaj en naŭ televidaj vesperoj. Ĉiu parto krome devis esti antaŭvenata de Aspettando Adrian, spektaklo rekta el Teatro Camploy de Verona, kun la ĉeesto de Celentano mem kaj de pluraj komikistoj de la itala spektaklomondo. La enondigo de la unuaj 4 partoj laŭ tiu ĉi formato okazis inter la 21-a de januaro kaj la 4-a de februaro 2019; la serio estis sekve haltigita, oficiale kaŭze de malsano suferita de Celentano kaj laŭ pluraj komentistoj ankaŭ kaŭze de severa malsukceso de la spektantaro, kaj restartis ekde la 7-a de novembro ĝis la 5-a de decembro 2019 kun modifita rekta spektaklo.

Intrigo

En la Milano de la jaro 2068 oni rakontas la aventurojn de Adrian, horloĝisto vivanta en vojo Gluck, kiu havas amrakonton kun Gilda kaj batalas por la libereco en distopia estonto, kiu portas sankciadon. La estonta Italio estas regata nur laŭnome de demokratio, dume la registaro estas fakte mastrata de malmultaj koruptitaj kaj manipulantaj uloj, speciale de la mafiano Dranghenstein. Kiel konturo de la tutaj eventoj estas tematikoj kiel virinperforto, enmigrado, batalo kontraŭ polucio, socia malegaleco kaj maljusteco.

La serio komenciĝas kun polico arestanta familion akuzatan pri ŝtelo. Du policanoj blokas Adrian-on, kiu hazarde troviĝis tie, poste ili pridemandas lin, sed la horloĝisto refuzas respondi. Sekve, dum la novjarnokto, meze de koncerto de la renomulo Johnny Silver, Adrian estas elektita de la kantisto por kanti sur la scenejo: li estas prezentata kiel la “horloĝisto” kaj li prezentiĝas kun peco nomata “I want to know”, kiu akiras grandegan sukceson en la publiko. Fine de la koncerto, Adrian sukcesas eskapi la policanojn Orso kaj Carbone, li malaperas kaj neniu memoras lian veran aspekton, tial ankaŭ la potenculoj komencas serĉi lin, timemaj pri la renversema potencialo de lia figuro sur la socia ordo. Fakte, dum vera homĉasado estas duonkudrata kun premio de unu miliono da eŭroj por kiu provizus informojn utilajn al la kaptado de la “horloĝisto”, embrioj de popola ribelo naskiĝas sub la simbolo de la nekonata kantisto kaj de lia peco.

Poste Adrian, tedita de la situacio, decidos ektrakti kun la policanoj serĉantaj lin kaj prezenti sin publike kamuflita (tio estas forte ĝibiĝita, kun blanka peruko, sunokulvitroj kaj falsa nazo) sub la nomo de “Darian” (kelkfoje alnomata “la megero” aŭ “la ĝibulo”), kredigante al la tuta urbo, inkluzive de Gilda, ke la horloĝisto havis tiun aspekton. Cetere, dum la serio Adrian sin maskas kiel “Vulpo”, maskita gardisto (tre simila al Zorro de la televida serio), kiu batalas la krimon kun luktostilo ligita al danco. Ĝis la lastaj epizodoj, ambaŭ la sekretaj identecoj de Adrian restos nekonataj al Gilda, kiu komence vidos Darian-on kiel eblan uzurpatoron.

Ekde tiam la serio evoluas ĉirkaŭ la klopodoj de “Darian” kaŭzi en la itala popolo ribelon kontraŭ la registaro, la koruptiĝo kaj la konstrua spekulacio por ke la “beleco” kaj la sereneco, kiu karakterizis la vivon de la pasinteco, estu restarigitaj. Malrapide la horloĝisto kolektos ĉirkaŭ si intensan grupon de sekvantoj, kiuj kunpartigas liajn ideojn, ofte konvertiĝante el la pasintaj opinioj: inter tiuj ĉi, la juna kodumulo Marco, la policanoj Orso kaj Carbone kaj Johnny Silver mem. La konflikto de la registaro sin montras neefika kaj Dranghenstein, pli kaj pli malpacienca por liberiĝi de la “Megero” kaj de liaj malkomfortaj denuncadoj, instigas por pli kaj pli ekstremaj rimedoj: unue li enkarcerigas Adrian-on en la plej sekura karcejo, el kiu li eskapas rokamboleske, poste lin kulpigas pri serio de teroristaj atencoj efektive aranĝitaj de la registaro, per kiuj ĝi ankaŭ klopodas haltigi la ribeloprovojn de la urbestro de Milano, persono favora al la revolucio de Darian. Dum la lasta el tiuj ĉi atencoj la registarestro ribelas, partianiĝante kun Adrian por malebligi atencon en bazlernejo; vanigante lastmomente la masakron, Johnny Silver sin foroferas kaj Adrian serioze vundiĝas.

Taksante lin mortinta, Gilda elmontras sin publike kontraŭ Dranghenstein kaj estas kaptita de li kun kune aliaj virinoj de la rezisto. Adrian, komplete resaniĝinte, komence intervenas kun la vestoj de la Vulpo. Tamen Dranghenstein rekonas Adrian-on kaj rivelas, ke ambaŭ ili estis lernantoj de la sama doĝo mastrumita ekzakte de la fratinoj Anidride kaj Carbonica, el kiuj Dranghenstein malalproksimiĝis por iĝi konstruinĝeniero kaj senskrupula domkonstruisto, dum Adrian, malsupera al li en kapableco, elektis humilan kaj modestan vivon, restante flanke de la du fratinoj kaj protektante la belecon.

Inter ili du disvolviĝas fina batalo por la superregado de Italio kaj por venĝo de ilia pasinteco, kun la fono de subitaj naturaj skuegoj. Adrian triumfas, kaj fulmoŝtormo transformas Dranghenstein-on en ŝtonostatuon. Tio komencas la finan fazon de la revolucio en Italio (ĉefe en Milano) kaj de la disfaligo de ĉielskrapantoj kaj de la simboloj de la malmodera konsumo.

Post jardekoj, Milano iĝis urbo kie kunvivas, ne miksiĝante, moderna kvartalo kaj vasta zono plena je dometoj kaj kampodomoj kie harmonia vivo eblas. Jam maljuna kaj laca Marco, malkovrinte sin la rakontisto, rakontas al siaj nepoj, ke ĉiuj anoj de la malnova registaro estis kondamnitaj al dumviva karcero, krom la registarestro, kiu reobtenis la liberecon helpinte Adrian-on. Dum ĉiuj roloj de la rakonto estas jam maljuniĝintaj, eterne juna kaj forta Adrian ĉiam prigardos la Belecon.

Roloj

  • Adrian: li estas horloĝisto tre ruza kaj trankvila, enamiĝinta al Gilda. Li alprenas multajn identecojn, inter kiuj la Vulpo kaj Darian. Kiel junulo li estis valora studento de luktoartoj, kamarado de Dranghenstein kaj lernanto de Anidride kaj Carbonica: kiam Dranghenstein malproksimiĝis kun la koro plena de avideco, Adrian elektis simplan vivon honorante kaj helpante siajn majstrojn. Dublita de Adriano Celentano.
  • Gilda: fianĉino de Adrian, al kiu ŝi estas multe enamiĝinta. ŝi estas virino bela, kuraĝa kaj kun mistera pasinto. Dublita de Emanuela Rossi.
  • Anidride kaj Carbonica: du maljunaj fratinoj, kiujn Adrian nomas “knabinoj”. Carbonica, la sinjorino kun flava bandano, preskaŭ aŭdas nenion. Saĝaj kaj malatentaj, ili estas la konsolo de Adrian en la malfacilaj momentoj. Pasintece ili instruis la luktoartojn al Adrian kaj Dranghenstein. Dublitaj de Giuliana Nanni kaj Grazia Migneco.
  • Orso kaj Carbone: la du plej bonaj policanoj. Ili respektigas sin de la popolo per pugnofrapoj, pridemandadoj kaj forlokantaj spiritaĵoj. Bonigitaj de Adrian, ili konservas kelkajn komikajn kaj fremdajn trajtojn. Dublitaj de Pasquale Anselmo kaj Massimo Lodolo.
  • Alto commissario: ĉefulo de la sekureco kaj superulo de Orso kaj Carbone. Li havas unu celon: nuligi la disidentojn. Dublita de Roberto Pedicini.
  • Dranghestein: konata ankaŭ kiel “la Sensangigisto", li estas senkompata viro kaj ĉefulo de Mafia International. Nur por kontentigi sian profitosoifon, speciale en la konstrua tereno, li ruinigas la medion kaj la socion. Pasintece li estis la plej bona lernanto de Anidride kaj Carbonica en doĝo de luktoartoj, pli kapabla ol Adrian mem, sed li malproksimiĝis pro sia avideco kaj malboneco. Dublita de Claudio Moneta.
  • Johnny Silver: kaprica kaj narcisista rok-stelulo. Komence enviema kaj malamika al la horloĝisto, sed post kiam li konis Adrian-on pli bone, li iĝas ties fidela aliancano. Dublita de Ruggero Andreozzi (en la dialogoj) kaj de Giuliano Sangiorgi (en la kantado).
  • Armand Letal: prezentanto de populara babilprogramo. Dublita de Alessandro Maria D'Errico.
  • Registarestro: ĉefo de la Konsilio de la Maljunuloj. Li timas nur unu rigardon, tiun de Dranghestein. Komence koruptita kaj kruela, en la finalo li alproksimiĝas al Adrian petante pardonon pri la malbonaj agadoj de la registaro. Dublita de Marco Balzarotti.
  • Marco: dekkvarjara genio de komputiloj kaj granda zeloto de la horloĝisto. Idealista, obstina kaj ribela. Dublita de Andrea Oldani.
  • Oscar: ĉefa kronikisto de Ĉiutagaj Veraĵoj, li estas la unika ĵurnalisto vere kritikanta la akciojn de la registaro. Dublita de Patrizio Prata.
  • Buba: islama afrika junulo. En la dua parto de la serio li obtenas la loĝadorajton, vivinte dum jaroj en la kloakoj de Milano. Dublita de Luca Ghignone.
  • Rakontisto: voĉo de Augusto Di Bono. En la finalo oni rivelas, ke tiu estas Marco en la estonteco, jam maljuniĝita kaj avo, lasta atestanto de la aventuroj de Adrian, okupita en la rakontado de tiuj aventuroj al la etaj nepoj.