Ŝablono-Diskuto:Informkesto nederlanda municipo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Dua mapo: nova sekcio
Linio 19:
La ŝablono uzas la vortumon [[retnumero]], laŭ rekta traduko el la nederlanda, kvankam en internacia Esperanto uzatas la vortumo [[telefona kodo]], kaj tiel ankaŭ nomiĝas la artikolo pri la temo. "Retnumero" estas alidirektilo al la artikolo [[telefona kodo]], tial ne ekestas mise ruĝa ligilo, sed mi preferus ke ni ne en centoj da artikoloj pri nederlandaj komunumoj lingve disvastigu la nederlandismon "retnumero", kiu krome en ne-nederlanda Esperanto apenaŭ uzatas (kaj en la artikolo "telefona kodo" ĝis nun eĉ ne menciiĝas). Minimuma paŝo laŭ mi estas ŝanĝi la ŝablonon, tiel ke parametro "retnumero" al simpla leganto de artikolo pri nederlanda komunumo montriĝas kiel vorto "telefona kodo" (tio facilas); pli bone estas ŝanĝi la ŝablonon tiel ke eblas alternativaj parametroj "retnumero" kaj "telefona kodo", por povi iom post iom ŝanĝi la unuopajn ŝablonuzojn de parametro "retnumero" al "telefona kodo" (prefere robote). [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 06:24, 24 Jun. 2014 (UTC)
:Mi realigis ambaŭ ŝanĝojn en la informkesta programigo, tiel ke nun aperas la vorto "telefona kodo" kaj la ŝablono funkcias kun ambaŭ alternativaj parametroj "retnumero" kaj "telefona kodo", tiel ke eblas iom post iom transiri al la pli internacia vortumo. [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 06:32, 24 Jun. 2014 (UTC)
 
== Dua mapo ==
 
Saluton. Mi ĵus aldonis iom da kodo al la ŝablono, nome laŭ {{ŝ|informkesto urbo}}. Nun eblas aperigi du mapojn, laŭ la dua ekzemplo de la dokumentado. --[[Uzanto:Tlustulimu|Tlustulimu]] ([[Uzanto-Diskuto:Tlustulimu|diskuto]]) 20:42, 12 jan. 2020 (UTC)
Reiri al la paĝo "Informkesto nederlanda municipo".