Pál Teleki: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 2:
[[Dosiero:Statue of Pál Teleki.jpg|eta|Statuo de Pál Teleki]]
 
[[Grafo]] '''TELEKI [[Paŭlo|Pál]]''' (naskiĝinta la [[1-an de novembro]] [[1879]] en [[Budapeŝto]]; mortinta la [[3-an de aprilo]] [[1941]] en Budapeŝto) estis [[Hungario|hungara]] bienegposedanto (en [[Transilvanio]]), [[geografo]], konservativa [[politikisto]], [[ĉefministro de Hungario]] (1920–21; 1939–41). Li volis revizion de la [[Pactraktato de Trianon]], agadlimigon de la ekstremdekstruloj, limigon de la milita partopreno de Hungario.
 
== Historio ==
Lia patro estis grafo [[Géza Teleki]] (politikisto kaj verkisto), kiu estis internafera ministro (1889–90) en la registaro de [[Kálmán Tisza]]. Pál Teleki abiturientiĝis en la budapeŝta piarista gimnazio. Li studis inter 1897 kaj 1901 en la Ŝtat- kaj Jurscienca Fakultato de la Budapeŝta Universitato, krom tio, li studis ankaŭ geografion kaj sociolgion. Li studis en 1901–02 en la Agrikultura Universitato de Mosonmagyaróvár. Li doktoriĝis en 1903 pri ŝtatscienco, samjare iĝis praktikanto en la geografia fakultato de la Budapeŝta scienca universitato. Liaj verkoj aperis en la monata eldonaĵo Huszadik Század.