Gaviedoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 79:
Ili manĝas akvajn bestetojn, ĉefe fiŝetojn. Ili naĝas trankvile por vidi ilin antaŭ mergiĝi. Do, ili preferas trankvilajn lagajn akvojn. Sed vintre ili marumas. Kolimboj trovas sian predon pervide. Ili manĝas ĉefe [[fiŝo]]jn, suplemente kun [[amfibio]]j, [[krustulo]]j kaj simile mezgranda akva [[faŭno]]. Specife ili manĝas [[krabo]]jn, [[rano]]jn, [[heliko]]jn, [[salamandro]]jn kaj [[hirudo]]jn. Kolimboj uzas sian pintecan bekon por ponardi aŭ kapti predon. Ili manĝas [[vertebrulo]]jn per sistemo unue la kapon por faciligi englutadon, kaj englutas sian tutan predon kune.
 
Por helpi digeston, kolimboj englutas malgrandajn ŝtonetojn el la fundo de la lagoj. Simile al la ŝtonetoj englutitaj fare de [[koko]]j, tiuj [[gastrolito]]j povas helpi al la [[maĉstomako]] de kolimbo por premi la malmolajn partojn de la kolimba manĝo kiaj [[eksoskeletoekzoskeleto]]j de krustuloj kaj la ostoj de ranoj kaj salamandroj. La gastrolitoj povas ankaŭ helpi al stomaka purigado kiel helpo al [[regurgitado]] de nedigesteblaj manĝeroj.
 
Kolimboj povas neaverte engluti malgrandajn erojn el plumbo, liberigitaj de ĉu ĉasistoj ĉu fiŝkaptistoj, kio kontribuas al [[plumbovenenado]] kaj al eventuala morto de la kolimbo. Kelkaj juraj administroj malpermesis uzadon de plumbaj paferoj kaj pesiloj kiaj [[Majno]], [[Nov-Hampŝiro]], [[Vermonto]], kelkaj areoj de [[Masaĉuseco]], [[Nacia Parko Yellowstone]], [[Granda Britio]], [[Kanado]], [[Miĉigano]], kaj [[Danio]].<ref>Por revizio de la efiko de plumopafado kaj alternativoj, vidu Minesota PCA (2007). Por revizio de la gastrolita funkcio, vidu Wings (2007).</ref>