Analiza Historio de Esperanto-Movado: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e →‎Recenzoj: rekta ligilo al la lingvo Ido
Linio 21:
{{Citaĵo|Kritika verko, kiu analizas la [[Esperanto-movado]]n ne kiel apartan movadon, sed kune kun la aliaj sociaj movadoj kaj malkovras la interrilatojn kun la nuntempa sociordo, [[Unua mondmilito|mondmilito]], kaj postmilitaj novaj socialaj tendencoj. |1931, [[Parvus Piscis]], [[Literatura Mondo]], p. 180.}}
{{Citaĵo|La politikaj konvinkoj de l' aŭtoro estas videblaj kaj ne permesas kredi lian plenan senpartiecon. Kelkaj el liaj asertoj estas malveraj. Aliflanke [[tezo]]j de polimisto estas pli viglaj ol serena rigardo de objektiva historiisto. Flanke de la bonaj verkoj de [[Adam Zakrzewski|Zakrzewski]] kaj Privat la nova historio devas esti konsultata kun granda singardemo. |1931, [[Historio de Esperanto (Courtinat)|Historio de Esperanto]] II, p. 734}}
{{Citaĵo|Reaperis vojmontra verko : Per tiu ĉi verko Drezen forlasis, eble kiel la unua, la tradicion de nuraj, ofte senkoloraj priskriboj de la historio de Esperanto haste verkitaj por aktualaj bezonoj de la propagando, klopodante analizi la estiĝon kaj evoluon de la movado antaŭ la fono de la [[Socio|sociaj]] kondiĉoj, en kiu ĝi naskiĝis kaj venke sin levis al ĉiuj konkurantoj. Estas tre salutinde, ke fine aperis fotorepreso de tiu grava, vojmontra verko.
La aliro de la aŭtoro ebligas al ni pli bone kompreni la tiutempajn agantojn kiel infanojn de ilia epoko. Kvankam Drezen konstante emas vidi paralelojn inter la lukto de la [[Burĝo|burĝa]] Esperanto-movado kaj la kontraŭdiroj interne de la [[Socialismo|socialisma]] socio, volante pruvi ke ambaŭ iĝos viktimoj de neevitebla historia progreso, li plene agnoskas la valoron, kiun havis, por la vivigo kaj enpenetro de la lingvo en la socion, la nebula "[[interna ideo]]" de la Esperantistaj "amasoj" kaj la organiza talento de la [[Francujo|francaj]] "[[Oligarkio|oligarkoj]]".
Tamen, kelkfoje sin trudas la impreso, ke Drezen ne entreprenis tian profundan studon de fontoj, kiu ne nur ne kontraŭdiras lian preferon al teoria [[analizo]], sed devis esti ĝia bazo kaj konstanta akompanaĵo. Ke li grandparte dependis de sekundaraj verkoj de burĝaj aŭtoroj, sekve reflektiĝas en la tem-elekto de lia verko : ekzemple, en la eble iom eksterproporcia spaco dediĉita al [[Hachette]], Deligitaro, [[Ido (lingvo)|Ido]] kaj en la relative ŝparema prezento de la movado ekster [[Parizo]].
Drezen ŝajne ne sufiĉe konsideris aliajn faktorojn kaj evoluojn (ankaŭ ekstereŭropajn), al kiuj ŝuldiĝas la sukcesoj de Esperanto almenaŭ same kiel al la fruktodona rivaleco de la parizaj gvidantoj aŭ al la kontraŭreforma kolektivismo de la "inerta amaso" de Esperantistoj. Decis atendi ĝuste de Drezen pli detalan analizon de la [[Rusujo|rusaj]] idealistoj : Ĉu efektive li nur "dorlotis" la lingvon, trovis en ĝi "certan ripozon" kaj praktikis socie negravan idealismon, dum la francoj manipulis la Majstro-[[kulto]]n kaj internan ideon por gardi sian [[monopolo]]n kaj kontentigi sian "[[Profito|profit]]-avidon"? Tie ĉi Drezen inklinas konstrui troan kontraston inter la rusa kaj franca periodoj, evidente por konformigi ĝin al sia [[Determinismo|determinisma]] rigardo de la [[historio]]:
''Dum la tuta paso de la mondhistorio estis ĉiam nur du vojoj libere elektotaj - ĉu antaŭen, ĉu malantaŭen. Nek halton, nek flankiron la historio provas pravigi.''
Kun tio akordigi la originon de la [[skismo]] en la [[laborista movado]], prezentis al Drezen kelkan penon. Preter ĉiuj rezervoj kontraŭ la ideoj de [[Lanti]] necesas levi la demandon, kial [[SEU]], la [[Soveto|soveta]] unuiĝo, favoris supertendencan [[SAT]] kaj toleris [[sennaciismo]]n en [[1923]] kaj ne plu en [[1930]]/31. Tiurilate la aŭtoro ne restas fidela al sia promeso analizi tiujn ideojn kaj fortojn, kiuj "dum certaj periodoj regis kaj antaŭen-puŝis" la movadon.
Konklude, Drezen esprimis grandan fidon je la movado en Soveta Unio. Li estis konvinkita ke la estonta sukceso de Esperanto en monda skalo estas plej forte ligita kun la progresoj en Soveta Unio, ke de tie venos impulsoj por fari el la lingvo "apartenaĵon kulturan de ĉiuj modernaj akceloj kaj de vastaj homamasoj". Kiam ni relegas tiun [[Optimismo|optimisman]] [[Profeto|profetaĵon]] kaj samtempe memoras la [[sorto]]n de Drezen, nin preme okupas la penso pri unu granda [[tragedio]]. |junio 1973, [[Ulrich Lins]], [[Esperanto (revuo)|Esperanto]], 810 (6), p. 108}}

==Vidu ankaŭ==