Villanueva del Rosario: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
'''Villanueva del Rosario''' estas hispana [[municipo]] de la [[provinco Malago]], regiono [[Andaluzio]]. Estas en la orienta parto de la marborda provinco Malago, kiu siavice estas en la [[Costa del Sol]], borde de la [[Mediteranea Maro]] kaj sur la deklivaro de montaro.
[[Dosiero:Villanueva del Rosario.svg|thumb|Villanueva del Rosario en la provinco Malago|maldekstre|]]
 
{{redaktata}}
Ĝi estas en la komarko ''Nororma'' en la jurisdikcia teritorio de [[Archidona]]. Ĝi havas areon de 44'6 km² kaj 3641 loĝantojn (1783 viroj kaj 1858 virinoj), laŭ la popolnombrado de INE de 2012.
 
La tereno estas montara escepte ĉe la rivero [[Guadalhorce]]. La altitudo estas de 600 m super marnivelo. La plej alta punkto estas "El Chamizo" kun 1637 m.
 
Oni trovis restaĵojn kiuj atestis pri la antikveco de la okupo de la regiono, nome el Malsupra [[Paleolitiko]], el [[Kartago|kartaganoj]] kaj [[Romia Imperio|romianoj]]. Ŝajne poste okazis senloĝado (arbaro reestis) ĝis la reloĝigo de la 16a jarcento.
 
La urbestraro estis ĉiam maldekstremaj, ĉu komunistoj aŭ socialistoj, dum la demokratia epoko.