Dumetil-sulfuroksido: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
'''Dumetil-sulfuroksido''' aŭ ''' C<sub>2</sub>H<sub>6</sub>OS''' ankaŭ konata kiel '''DMSO''' estas organika sulfura solvanto, higroskopa, senkolora, senprotona likvaĵo kun milde toksaj kaj antiinflamaj proprecoj, uzata en kemiaj sintezoj kaj en organikaj reakcioj. DMSO estas topike uzata por doloro-malpliigo, vundo-, brulo- kuracadoj kaj muskola kaj skeletaj damaĝoj. DMSO estas same topike uzata en la traktado de doloraj kondiĉoj tiaj kiaj kapdoloroj, osto-artrito, reŭmatoida artrito, kaj seriozaj vizaĝo-nevralgioj.
 
Aliaj uzoj inkludiĝas kataraktoj, glaŭkomo kaj aliaj retino-malsanoj; por trakado de piedo-malkomfortoj inkluzivante [[halukso|Hallux valgus]], piedkaloj, kaj en la traktado kotraukontraŭ ungofungoj; kaj por haŭtotraktado en kazoj de keloidaj cikatroj kaj [[sklerodermo]]. Kelkfoje ĝi topike uzatas en haŭto-traktado kaj histo-damaĝoj kaŭzataj de kemioterapio tiam kiam ĝi filtras el la intra-vejno uzata por ĝia aplikado. DMSO estas uzata sola aŭ kombinita kun aliaj drogoj en la trakado de doloroj asociitaj al [[Zostero (medicino)|zostera malsano]]<ref>[https://www.rxlist.com/dmso_dimethylsulfoxide/supplements.htm RxList]</ref>
 
DMSO estis unue sintezita en 1866 de la rusa kemiisto [[Aleksandr Zajcev|Aleksandro Zaicjef]] (1841-1910). Dum okdek jaroj ĝi estis tute forgesita, tamen dum la fino de jardeko 1940, industriaj kemiistoj komencis esplori ĝiajn kapablojn kiel solvanton. Komerca disvolvo nur eblis en la jardeko 1950, kaj Crown Zellerbach, granda usona kompanio pri paperfabrikado komencis ĝin produkti.<ref>[[[https://books.google.com.br/books?id=eBVb4l047joC&pg=PA1&dq=Dimethyl+sulfoxide+Alexander+Zaytsev&hl=en&sa=X&ved=0ahUKEwjl25_miLzfAhXCDpAKHcN9CuAQ6AEIKjAA#v=onepage&q=Dimethyl%20sulfoxide%20Alexander%20Zaytsev&f=false The Dmso Handbook for Doctors]</ref>