Renminbio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
e ŝablono, korekto
Linio 1:
{{polurinda}}
'''Renminbio''' [[ĉine]] ({{lang-zh|人民币, |p=''renminbiRénmínbì'' -}}) estas la unika leĝa [[mono]] en [[Ĉinio]] ([[juano]]). De 1948, en kiu estis emisiita la unua serio de renminbio, oni jam emisiis 4 seriojn da monbiletoj. La nunaj monbiletoj estas de la 3-a kaj 4-a serioj emisiitaj en 1962 kaj 1987. Unu el la portretoj sur la monbileto en valoro de 100 juanoj estas de [[Mao Zedong]] (dekstre). Kaj la aliaj tri estas de [[Zhou Enlai]], [[Liu Shaoqi]] kaj Zhu De (la dua, tria kaj kvara de dekstre). Dum la Nov-demokratia Revolucio de Ĉinio, por renversi la regadon de la feŭda sistemo kaj la registaron de militaristoj kaj forpeli la japanajn invadantojn el Ĉinio, ili gvidis la ĉinan popolon en malfacila batalo. Zhu De estis ne nur fondinto, sed ankaŭ komandanto de la ĉina popola armeo. Tial oni kutime nomis lin ĉefkomandanto Zhu. Liu Shaoqi estis gvidanto de la ĉina laborista movado. Krom milita laboro, Zhou Enlai gvidis ankaŭ laboron de la Komunista partio de Ĉinio en la regiono okupita de Kuomintango. Post la fondiĝo de la nova Ĉinio Mao Zedong laboris kiel prezidanto de la Komunista partio de Ĉinio, Zhou Enlai — kiel ĉefministro de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, Zhu De — kiel prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio kaj Liu Shaoqi — kiel prezidanto de la Ĉina Popola Respubliko. Ili gvidis la ĉinan popolon en la socialisma konstruado.
 
Laŭdire, Mao Zedong oponis, ke oni presos lian portreton sur monbileto. Kial do la portreto aperis sur ĝi? Kiel s-ro Sun Yishan, belartisto de la Ĉina Monfara Kompanio, diris, kiam oni desegnis la 4-an serion, oni ne desegnis la monbiletojn en valoro de 50 kaj 100 juanoj. Kiam oni petis proponojn, iuj esperis, ke estos emisiitaj monbiletoj en granda valoro, ĉar kun la disvolviĝo de ekonomio kaj plialtiĝo de la popola vivnivelo, oni bezonis grandan kvanton da kontanta mono por fari aĉeton. Tial, por oportuni cirkuladon kaj negocon, redukti koston por preso kaj emisio, la ŝtato akceptis la proponon. La 4-a serio konsistas el 9 specoj, t.e., 6 specoj de monbiletoj en valoro de 1, 2, 5, 10, 50 kaj 100 juanoj kaj 3 specoj en valoro de 10, 20 kaj 50 fen-oj. La desegnado de la monbiletoj en valoro de 1 ĝis 10 juanoj estis finita en la unueca kombinado kaj sur ĉiu monbileto estas portretoj de 2 nacimalplimultanoj de Ĉinio, kio markas, ke Ĉinio estas multnacia. Poste, la desegnado de la monbiletoj en valoro de 50 kaj 100 juanoj estis relative sendependa. Sur la monbileto en valoro de 50 juanoj estas portretoj de laboristo, kamparano kaj intelektulo. Sur la monbileto en valoro de 100 juanoj estas portretoj de 4 forpasintaj gvidantoj de Ĉinio. Por esprimi estimon kaj sopiron al ili la desegnantoj decidis uzi iliajn profilojn.