Iama Francia [[Franca Mandato de Sirio|mandato]], [[Libano]] deklaras [[araba]]n kiel la nuna oficiala lingvo, kvankam speciala leĝo regulas kiam la franca povs esti publike uzata. La artikolo 11a de la Libana Konstitucio proklamas, ke la "Araba estas la oficiala nacia lingvo. Leĝo determinas la kazojn en kiuj la franca lingvo povos esti uzata".<ref name="article_11">{{cite web|author=Prof. Dr. Axel Tschentscher, LL.M. |url=http://www.servat.unibe.ch/icl/le00000_.html#A011_ |title=Article 11 of the Lebanese Constitution |publisher=Servat.unibe.ch |accessdate=17a de januaro 2013}}</ref> La franca lingvo en Libano estas disvastigita dua lingvo inter libananoj, kaj estas instruata en multaj lernejoj kun la araba kaj la angla. La franca estas uzata en la monbiletoj de [[Libana liro]], sur trafiksignaloj, en la libanaj [[Licencplato|licencplatoj]], kaj en oficialaj konstruaĵoj (kun la araba).