Afrika franca: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kani (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
Kani (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1:
[[File:Tunis(js)8.jpg|thumb|300px|Franc-lingva murskribaĵo en Avenue Habib Bourguiba en [[Tunizo]], en marto 2012. La grafitio diras: "VIVU TUNIZIO (Vive la Tunisie), libera kaj demokratia".]]
'''Afrika franca''' ({{lang-fr|français africain}}) estas la ĝenra nomo de variantoj de [[Franca lingvo]] parolata de ĉirkaŭ 430 milionoj da personoj en [[Afriko]] etende tra 29 francparolantaj landoj.<ref name="2007_report"> [https://www.amazon.fr/dp/2098821778 ''La Francophonie dans le monde 2006-2007''] publikigita de la ''[[Organisation internationale de la Francophonie]]''. Nathan, [[Parizo]], 2007</ref> Tio inkludas tiujn kiuj parolas la francan kiel [[unua lingvo|unua]] aŭ [[dua lingvo]] en tiuj 31 francparolantaj afrikaj landoj, sed tio ne inkludas francparolantojn kiuj vivas en ne-francparolantaj afrikaj landoj. Afriko estas tiele la kontinento kun plej francparolantoj en la mondo.<ref name=2007_report /> La franca alvenis en Afrikon kiel [[Franca kolonia imperio|kolonia]] lingvo; tiuj afrikaj francparolantoj estas nune granda parto de [[Franclingvio]].
En Afriko, la franca estas ofte parolata kun indiĝenaj lingvoj, sed en nombraj urbaj areoj (partikulare en [[Centra Afriko]] kaj en havenurboj de la [[Golfo de Gvineo]]) ĝi iĝis unua lingvo, kiel en la regiono de [[Abiĝano]], [[Ebur-Bordo]],<ref>[https://www.amazon.fr/dp/2271059682 ''Le français à Abidjan : Pour une approche syntaxique du non-standard''] de Katja Ploog, CNRS Editions, [[Paris]], 2002</ref> en urbaj areoj de [[Dualao]] kaj [[Jaundo]] en [[Kameruno]] aŭ en [[Libreville]], [[Gabono]]. En kelkaj landoj ĝi estas la unua lingvo inter kelkaj [[Socia klaso|klasoj]] de la loĝantaro, kiel en [[Tunizio]], [[Maroko]], [[Maŭritanio]] kaj [[Alĝerio]], kie la franca estas unua lingvo inter la [[elito]]j (multaj personoj en la supraj klasoj estas samtempe [[dulingvismo|dulingvaj]] en araba/franca), sed estas nur la dua lingvo inter la ĝenerala loĝantaro.
En ĉiu el la francparolantaj afrikaj landoj, la franca estas parolata kun lokaj variaĵoj en prononco kaj vortotrezoro.
==Notoj==
<references/>
{{Bibliotekoj}}
[[Kategorio:Lingvoj de Afriko]]
[[Kategorio:Franca lingvo]]
|