Doktrino de Bush: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
kontrolo -> limigo (la angla vikio havas "check", kiu ofte signifas "kontroli", sed ĉi tie la senco estas pli forta)
Robbot (diskuto | kontribuoj)
e Andre Engels - robot Adding:de
Linio 1:
[[en:Bush doctrine]]
La '''Doktrino de Bush''' estas [[listo de diplomatiaj doktrinoj|diplomatia doktrino]], unue anoncita la [[4-a de septembro|4-an de septembro]], [[2002]] de [[George W. BUSH]], la [[Prezidanto de Usono]] dum la nacia debato en [[Usono]] pri la usona plano invadi Irakon. Ĝi estas proklamo de la rajto de Usono '''militi antaŭevite''' se ĝi estas minacata de [[teroristo]]j aŭ [[kanajla ŝtato|kanajlaj ŝtatoj]], kiuj prilaboras produkti [[amasdetruaj armiloj|amasdetruajn armilojn]], kiel oni asertas, ke Irako faras. La [[20-a de septembro|20-an de septembro]], [[2002]] artikolo en la gazeto ''New York Times'' [http://www.nytimes.com/2002/09/20/international/20STRA.html?ex=1033552147&ei=1&en=805ef46e3779bee1] priskribis dosieron verkitan de la oficejo de la Prezidanto, kiu estis baldaŭ submetota al la Kongreso de Usono kun la titolo, "La [[Naci-Sekureca Strategio de Usono]]". La Naci-Sekureca Strategio de Usono [http://www.whitehouse.gov/nsc/nss.html], eldonita la [[17-a de septembro|17-an de septembro]], [[2002]] inkluzivas la anoncitan doktrinon de antaŭevita milito, sed ankaŭ kiel tuto prezentas politikon de internacia kunlaboro, kaj proponas multflankan internacian kunlaboron en la traktado de [[terorismo]] kaj aliaj minacoj al Usono kaj al internacia sekureco.
 
Linio 9 ⟶ 8:
 
Estas multaj kritikantoj de la Doktrino de Bush, kaj la kritiko rilatas ĉefe al la politiko de Usono esti kapabla kaj preta uzi militan perforton unuflanke. Ĉi tiuj kritikantoj kredas, ke devigi ĉiun landon (speciale Usonon) akiri internacian subtenon antaŭ ol komenci militan agadon, estas necesa limigo de la potenco de unuopa nacio. Aldone, multaj kritikoj venas de la aserto de la doktrino, ke Usono neniam permesos al eventuala kontraŭanto -- termino, kiu malverŝajne ellasas multajn naciojn -- prilabori militan kapablon, kiu defios Usonon kiel la ununuran superpotencon en la mondo.
 
[[de:Bush-Doktrin]]
[[en:Bush doctrine]]