'''Toro''' estas [[turnosolidaĵo]] formita turnigante [[cirklo]]n ĉirkau [[akso]] sam[[ebeno|ebena]] kun la cirklo. [[Sfero]] estas speciala kazo de toro, kie la turnakso estas [[diametro]] de la cirklo. Se la akso ne [[sekci|sekcas]] la cirklon, la toro havan truon en la mezo, simile al [[ringo]]. Se la akso estas [[kordo]] de la cirklo, ĝi produktas kvazaŭ platigitan sferon similantan rondan [[kuseno]]n. ''Torus'' estis la latina nomo de tia kuseno.
Malstrikte, la formanto de toro ne nepre estas cirklo. Ankaŭ validas [[elipso]] aŭ alia [[konusa sekco]].
En [[Topologio]], '''toro''' estas la [[produkto]] de pluraj cirkloj. La supraĵo de ringa formo estus la produkto de du.