Aleksander Ładoś: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Aleksander Ładoś.jpg|eta|Aleksander Ładoś, foto el la jaro [[1927]]]]'''Aleksander Wacław Ładoś''' (naskiĝis la 27-an de decembro 1891 en [[Lvovo]], mortis la 29-an de decembro 1963 en [[Varsovio]]) – pola [[diplomato]], [[Konsulo (diplomatio)|konsula]] oficisto, publicisto kaj politikisto, ankaŭ katoliko kaj [[framasono]]. Dum la dua mondmilito estis ministro en registaro en [[ekzilo]] en [[Angers]]. Ĉeforganizanto de sekreta operaco "Pasportaj aferoj", kiu ebligis savi de holokaŭsto ĉ. 400 eminentajn judojn. De la jaro 2020 li estas [[justuloj inter la popoloj|Justulo inter la popoloj]].
 
==Vivo==
Filo de Jan, pli sperta konsilisto de [[Poŝto]]-Direktoraro en Lvovo kaj Albina el domo Kalous. Li finis kun distingo la 4-an [[Klasika Filologio|Klasikan]] Gimnazion en [[Lvovo]], poste studis [[historio]]n en Filozofia Fakultato de [[Lviva Universitato|Universitato de Lvovo]] je la nomo al [[Johano la 2-a Kazimiro]]. En 1913 komencis politikan agadon en [[Pola Popola Partio]] "Piast", persone ekkonante [[Wincenty Witos]] kaj Jan Dąbski. Post eksplodo de la [[unua mondmilito]] partoprenis en organizaĵo [[Orienta Legio]], poste forveturante al [[Laŭzano]], kie daŭrigis rompitajn studojn.
 
Post reakiro de [[sendependeco]], printempe 1919 revenis al la lando kaj junie 1919 eniris al [[diplomatio|diplomatia]] servo de la [[Dua Pola Respubliko]]. Ĝis printempo 1920 delegito pri [[plebiscito]] en [[Teŝinio]], Spiŝo kaj [[Oravo]]. De aprilo 1920 laboranto de la centrejo de MSZ (Ministerio pri Eksteraj Aferoj) en Varsovio, de la 17-a de aŭgusto 1920 gvidanto de Gazetara Fakultato de MSZ. En la jaroj 1920-21 estis sekretario de la pola delegitaro por pacaj interparoloj (Traktato de Rigo, 1921) kun [[Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko]] en [[Minsko]] kaj [[Rigo]], partoprenis en interparoloj de Jan Dąbski kun [[Adolf Joffe]]. Decembre 1921 nomumita gvidanto de [[Mezeŭropo|Mezeŭropa]] Fakultato en Politika Departemento de MSZ, de la 31-a de januaro 1922 superulo de tiu ĉi fakultato. La 9-an de oktobro 1923 estis nomumita delegito en Rigo, sed post la [[maja puĉo]] malnomumita. La 1-an de marto 1927 nomumita ĝenerala konsulo de Pollando en [[Munkeno]]. Post transpreno la 30-an de junio 1931 de la funkcio de vicĉef[[ministro pri eksteraj aferoj]] fare de [[Józef Beck]] estis maldungita de MSZ.
Linio 21:
 
La 12an de februaro 2018 la Marŝalo (Prezidanto) de [[Senato|Pola Senato]] Stanisław Karczewski inaŭguris memortabulon en ĉefurbo de Svislando [[Berno]] kiu memorigas la polojn kiuj organizis tiun senprecedencan operacon evakui judojn helpe de fremdaj [[pasporto]]j la '''operacon "Pasportaj aferoj"'''.(<ref>http://radioszczecin.pl/6,366912,berno-odsloniecie-tablicy-upamietniajacej-polako&s=1&si=1&sp=1</ref>)
 
De la jaro 2020 li estas [[justuloj inter la popoloj|Justulo inter la popoloj]].
 
== Eksteraj ligiloj ==