Ruĝa Kruco: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 28:
La iniciatinto de aplikado de Esperanto ĉe la Ruĝa Kruco estis la propagandisto de Esperanto en la franca armeo, nome kapitano [[Georges Bayol]]. Antaŭ la [[UK 1906|2-a Universala Kongreso]] li eldonis libreton pri utileco de Esperanto por flegado de diverslingvaj vunditoj, ankaŭ specialajn ŝlosilojn kun necesa frazaro por flega servo<ref>Esperanto kaj la Ruĝa Kruco, [[Monato (gazeto)|Monato]], nro 10, oktobro 2018</ref>. Post tio Esperanto komencis penetri en la naciajn societojn de Ruĝa Kruco.
 
Ekzemple en 1907 en la urbodomo de [[Antverpeno]] [[Van der Biest]] legis referaton pri Esperanto por anoj de [[Belga Ruĝa Kruco]]. Samjare en la [[Franca Ruĝa Kruco|franca societo de Ruĝa Kruco]] oni fondis nacian komitaton por propagando de Esperanto. En 1909 administracio de la [[Germana Ruĝa Kruco]] en [[Königsberg]] proponis al sia subularo lerni Esperanton. Kelkan tempon (1910) aperis faka gazeto ''[[Espéranto et Croix Rouge]].'' En 1911 por ruĝkrucanoj estis aranĝitaj Esperanto-kursoj en [[Dresdeno]]; same en [[Kaŭnaso]] zorge de [[Vasilij Devjatnin|Devjatnin]].
 
[[Dosiero:Afiŝo Pola Ruĝa Kruco helpos kaj instruas helpadi.jpg|eta|<center>esperantlingva afiŝo "Pola Ruĝa Kruco helpos kaj instruas helpadi", vidita en aprilo [[1986]]]]
Dum la [[4-a UK]] en [[Dresdeno]] dum somero 1908, por la unua fojo reprezentis sin la [[Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco]] per [[Adolphe Moynier]], kiu ĉeestis eksperimenton de ekzerca flegado de diverslingvaj vunditoj; ordonoj, demandoj k.&nbsp;a. estis farataj sole en Esperanto. Partoprenis 50 portilistoj kaj multaj militaj kuracistoj en la korto de la Saksa Ruĝa Kruco. La sama estis ripetata dum la [[5-a UK]] en [[Barcelono]] 1909. Ankaŭ dum la [[UK 1911|7-a UK]] en [[Antverpeno]], 1911 okazis ekzercoj; poste pri tio estis eldonita serio de poŝtkartoj. En 1916 [[Justin GODART]], honora ano de UEA, franca ŝtata subsekretario de la sansistema fako (poste ministro), cirkulere rekomendis la lernadon de Esperanto al la militistaj flegistoj kaj tiucele mendis 10 000 erojn de la lernolibro de Esperanto de kapitano Georges Bayol.
 
[[Dosiero:Protektu vian vivon.jpg|eta|maldekstra|180px|<center>esperantlingva broŝuro "Protektu vian vivon..." pri [[sangodonacado]] (Ruĝa Kruco de Makedonio, Skopje, 1976)]]
Fine de la [[Unua Mondmilito]] la Ruĝa Kruco uzis la delegitan reton de [[UEA]] por retrovi homojn kaj kunvenigi gefamilianojn. Delegitoj skribis tiucelen proks 180 000 leterojn.
 
[[Dosiero:Protektu vian vivon.jpg|eta|maldekstra|180px|<center>esperantlingva broŝuro "Protektu vian vivon..." pri [[sangodonacado]] (Ruĝa Kruco de Makedonio, Skopje, 1976)]]
Post la milito la 10-a Internacia Konferenco de la Ruĝa Kruco 1921, kiun prezidis [[Gustave Ador]] kaj en kiu partoprenis preskaŭ ĉiuj registaroj de la mondo, havis tre solenan karakteron. Ankaŭ Esperanto havis rolon tie. La ideoj de la dummilite mortigita apostolo de Esperanto ĉe Ruĝa Kruco, kapitano Bayol, estis prezentata al la delegitara komisiono. Ĝi diskutis proponon de finna delegito d-ro Wang kaj favore raportis al la plenkunsido. La 7-an de aprilo la konferenco unuanime voĉdonis la jenan rezolucion: