Charles Darwin: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
de asteride 1991 Darwin
Linio 64:
Post prokrastoj, la vojaĝo startis la 27an de decembro 1831; ĝi daŭris preskaŭ kvin jarojn. Kiel FitzRoy estis intencinta, Darvino pasigis plej el sia tempo por surtera esplorado de geologio kaj farante kolekton de [[natura historio]], dum la ŝipo ''Beagle'' esploris kaj mapigis marbordojn.<ref> van Wyhe 2008 </ref><ref> Keynes 2000, pp. ix–xi </ref> Li faris zorgemajn notojn el siaj observoj kaj teoriajn spekulativojn, kaj je intertempo dum la vojaĝo liaj specimenoj estis senditaj al Kembriĝo kun leteroj inklude kopion de lia taglibro por sia familio.<ref> van Wyhe 2008b, pp. 18–21 </ref> Li havis iome da esperto en geologio, skarabokolekto kaj pri dissekcio de [[maraj senvertebruloj]], sed en ĉiuj aliaj areoj li estis lernanto kaj nur kapabla kolekti specimenojn por fakula konsidero.<ref> Gordon Chancellor; Randal Keynes (Oktobro 2006). [http://darwin-online.org.uk/EditorialIntroductions/Chancellor_Keynes_Galapagos.html "Darwin's field notes on the Galapagos: 'A little world within itself'".] Darwin Online. Arkivita el la originalo la 22an de aŭgusto 2011. Alirita la 25an de majo 2019. </ref> Spite la fakton, ke li ege suferis pro [[marmalsano]], Darvino verkis abundajn notojn surŝipe. Plej el liaj prizoologiaj notoj estis pri maraj senvertebruloj, starte per [[planktono]] kolektita el trankvila akvo.<ref> Keynes 2000, pp. ix–xi </ref><ref> Keynes 2001, pp. 21–22 </ref>
 
[[Dosiero:PSM V01 D242 and V20 D610 Charles Lyell.jpg|eta|||Jam dumvojaĝe la verko de [[Charles Lyell]] pri geologio ege influis super Darvino kaj kondiĉigis sian rigardon al la medio.]]
Dum la vojaĝo Darvino legis la novan libron de [[Charles Lyell]] pri la tero, kiu profunde influis lin, kaj studis la plantojn kaj bestojn de Sudameriko. Li miris kaj pensis pri la granda varieco de vivo, kiun li renkontis—precipe en la insuloj de [[Galapagoj]], kie ĉiu insulo havas sian propran specon de [[testudo]], [[emberizedoj|fringo]] kaj [[marigvano]]. Darvino pensis pri la varieco laŭ la ideoj de Lyell. Lyell diris ke la nuna Tero estas la sama kiel la antikva Tero: la kaŭzoj kiuj formis la teron, ankoraŭ agas nun, iom post iom, daŭre kaj malrapide tra la epokoj. Kiel [[rivero]] formas sian vojon. Ĉi tiu estas la skolo de [[unuformismo]]. La kontraŭa, tradicia skolo, [[katastrofismo]], diris ke ŝanĝo estas grandega kaj subita: la kreo de la mondo de Dio, la inundo de Noa, ekzemple. Bona religio, eble, sed malbona scienco, certe: scienco nur povas atesti pri tio, kion oni povas observi laŭ regulo. Tial laŭ Lyell, se vivo evoluis antaŭe, ĝi ankoraŭ evoluas nun, kvankam tre malrapide kaj per malgrandaj paŝoj.