Dante Alighieri: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 74:
En la 13-a jarcento Italio estis dividita inter du interbatalantaj partioj: la Gelfoj, kiuj subtenis la [[papo]]n, kaj la Gibelilinoj, subtenantaj la imperiestron de la [[Sankta Romia Imperio]]. Florenco estis urbo gelfa; en [[1289|jaro 1289]] Dante militis kun la gelfa kavalerio ĉe la [[Batalo de Campaldino]] (11-a de junio),<ref name="Davenport2005">{{Cite book|last=Davenport|first=John|title=Dante: Poet, Author, and Proud Florentine|url=https://books.google.com/books?id=MWWKW15MjqMC&pg=PA53|year=2005|publisher=Infobase Publishing|isbn=978-1-4381-0415-7|page=53|accessdate=2016-03-07}}</ref> apogante la florencajn Gelfojn kontraŭ la [[Gibelino]]j de [[Areco]].<ref>Davenport, John (2005). Dante: Poet, Author, and Proud Florentine. Infobase Publishing. p. 53. ISBN 978-1-4381-0415-7. Retrieved 2016-03-07. [https://books.google.es/books?id=MWWKW15MjqMC&pg=PA53&redir_esc=y#v=onepage&q&f=false] Alirita la 6an de Januaro 2017.</ref><ref>"Guelphs and Ghibellines". Dante Alighieri Society of Massachusetts. [http://www.dantemass.org/html/guelphs-and-ghibellines.html] 30a de Decembro 2015. Alirita la 6an de Januaro 2017.</ref> Tiu venko alportis reformon de la [[Florenco|florenca]] konstitucio: rajtis partopreni en la politika vivo nur la membroj de la multaj komercaj aŭ metiaj gildoj de la urbo. Dante do eniris la Gildon de Kuracistoj kaj Apotekistoj. Tiu Gildo estis la plej taŭga, ĉar tiam la libroj vendiĝis en la apotekoj. En la postaj jaroj, lia nomo estis foje registrita kiel parolinto aŭ voĉdoninto en la diversaj konsilioj de la respubliko. La plimulto el la aktoj de tiuj kunsidoj en la jaroj 1298–1300 perdiĝis, do la agado de Dante en tiuj konsilioj estas necerta.
 
En 1294 Dante estis en la eskorto de [[Karolo Martelo de Anĵuo]] (nepo de [[Karolo la 1-a (Napolo)|Karolo la 1-a]], reĝo de Napolo) dum li estis en Florenco. [[Dosiero:Dante Luca.jpg|eta||maldekstre|Dante Alighieri, detalo el fresko de [[Luca Signorelli]], Kapelo de San Brizio, [[Katedralo de Orvieto]].]]
 
En [[1296]], Dante partoprenis pli aktive en politiko: li estis ano de la Popola Konsilio de novembro 1295 ĝis aprilo 1296, li estis en la teamo ''Savi'' ("Saĝuloj"), kiu en decembro 1296 reformis la regulojn por la elektado de la ''priori'' (magistratanoj), la unuarangaj reprezentantoj de ĉiu gildo; de majo ĝis septembro 1296 li estis ano de la "Konsilio de la Cent". Li foje rolis kiel ambasadoro, ekzemple en majo 1300 en [[San Gimignano]]. Tiujare li estis ''magistratano'' de la 15-a de junio al la 15-a de aŭgusto.
Linio 200:
[[Antoni Grabowski]] tradukis la poemon [http://eo.wikisource.org/wiki/Mia_estrino Mia estrino] kaj aperigis ĝin en [[El Parnaso de Popoloj]] en 1913.
 
[[Dosiero:1933 Infero Farso.jpg|eta|||Infero. Farso.]]
[[Traduko]] en [[Esperanto]] ekzistas de ''[[Infero (La Dia Komedio)|Infero]]'' fare de [[Kálmán Kalocsay]]. Tiu ĉi traduko, kiun aperigis [[Literatura Mondo]] en 1933, estas mejloŝtono en la [[evoluo]] de la [[poezio|poezia]] [[lingvo]] de Esperanto.