Itala kontraŭnazia rezistmovado: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Oenotno (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Partigiani Ossola.jpg|eta||Membroj de Itala rezistado en Ossola, 1944.]]
[[Dosiero:An Italian partisan in Florence, 14 August 1944. TR2282.jpg|eta||Membro de Itala rezistado en [[Florenco]], 1944.]]
La '''Itala kontraŭnazia rezistmovado''' (en [[itala]]: ''Resistenza italiana'' aŭ simple ''la Resistenza'') estas [[terminego]] por italaj [[Rezistomovado|rezistogrupoj]] dum la [[Dua Mondmilito]]. Ĝi opoziciis al fortoj de [[Nazia Germanio]] same kiel de ties [[Marioneta ŝtato|pup-ŝtata]] loka reĝimo, nome la [[Itala Sociala Respubliko]], post la de Germanio milita okupacio de [[Italio]] okazinta inter septembro 1943 kj aprilo 1945. La movado kiu stariĝis inter italoj de diversaj sociaj klasoj kaj ideologioj estis konata ankaŭ kiel '''Itala rezistado''' kaj kiel '''Italaj partizanoj''' (''partigiani'' [partiĴAni] en itala), kaj la terura konflikto kie ili partoprenis estas referencita kiel '''Itala Liberiga Milito''' alude al la [[Kampanjo de Italio]] kontraŭ la [[Akso Romo-Berlino-Tokio]] aŭ kiel '''Itala Enlanda Milito''' (reference specife al la konflikto kontraŭ la [[Faŝisma Italio|italaj faŝistoj]]). La moderna [[Italio|Itala Respubliko]] estis teorie deklarita kiel fondita sur la lukto de la rezistado.