Ŝalmo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Barocke-Schalmei.png|thumb|300px|ŝalmo (syntagma musicum)]]
[[Dosiero:Salmaj.jpg|thumb||left|sopraneta kaj soprana ŝalmoj]]
La '''ŝalmo''', ankaŭ ''Schalmay'', ''Schalmey'', ''Ciaramella'', ''Kalamaia'', ''[[bombardo]]'', estas [[ligna blovinstrumento]] kun [[duobla anĉo]] kaj konuse borita tubo. Ĝi plejofte havas sep antaŭajn tontruojn. Povas ankaŭ ekzisti truo por la maldekstra dikfingro. La sono estas ege laŭta, akra kaj precipe en la malalta pozicio nazuma. La tonamplekso estas 1½-2 oktavoj, je kiu oni unu fojon preterblovas en la oktavon. La instrumentoj estas escepte la malgranda sekundo al la plej malalta tono ludeblaj kromatike per forkoprenoj. La ŝalmo devenas de la orientlanda ''zurna'' kaj ekaperas en Eŭropo dum la mezepoko. En la [[Renesanco|renesancepoko]] oni konstruis ĝin en c/f-agordo en la tonpozicioj diskanto, sopraneto, soprano, aldo, tenoro kaj baso. La basŝalmo jam estas malfacilege manuzebla kaj bezonas multe da aero. Ekde meze de la 20-a jarcento oni denove konstruas kaj ŝalmojn. krom la reproduktado de muziko el [[mezepoko]] kaj renesanco oni utiligas la ŝalmon foje ankaŭ por [[Popola muziko|popola]] kaj moderna muziko.