Ruĝa Kruco: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 30:
Ekzemple en 1907 en la urbodomo de [[Antverpeno]] [[Van der Biest]] legis referaton pri Esperanto por anoj de [[Belga Ruĝa Kruco]]. Samjare en la [[Franca Ruĝa Kruco|franca societo de Ruĝa Kruco]] oni fondis nacian komitaton por propagando de Esperanto. En 1909 administracio de la [[Germana Ruĝa Kruco]] en [[Königsberg]] proponis al sia subularo lerni Esperanton. Kelkan tempon (1910) aperis faka gazeto ''Espéranto et Croix Rouge.'' En 1911 por ruĝkrucanoj estis aranĝitaj Esperanto-kursoj en [[Dresdeno]]; same en [[Kaŭnaso]] zorge de [[Vasilij Devjatnin|Devjatnin]].
 
[[Dosiero:Afiŝo Pola Ruĝa Kruco helpos kaj instruas helpadi.jpg|eta|<center>esperantlingva afiŝo "[[Pola Ruĝa Kruco]] helpos kaj instruas helpadi", vidita en aprilo [[1986]]]]
Dum la [[4-a UK]] en [[Dresdeno]] dum somero 1908, por la unua fojo reprezentis sin la [[Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco]] per [[Adolphe Moynier]], kiu ĉeestis eksperimenton de ekzerca flegado de diverslingvaj vunditoj; ordonoj, demandoj k.&nbsp;a. estis farataj sole en Esperanto. Partoprenis 50 portilistoj kaj multaj militaj kuracistoj en la korto de la Saksa Ruĝa Kruco. La sama estis ripetata dum la [[5-a UK]] en [[Barcelono]] 1909. Ankaŭ dum la [[UK 1911|7-a UK]] en [[Antverpeno]], 1911 okazis ekzercoj; poste pri tio estis eldonita serio de poŝtkartoj. En 1916 [[Justin GODART]], honora ano de UEA, franca ŝtata subsekretario de la sansistema fako (poste ministro), cirkulere rekomendis la lernadon de Esperanto al la militistaj flegistoj kaj tiucele mendis 10 000 erojn de la lernolibro de Esperanto de kapitano Georges Bayol.