Belga Ruĝa Kruco: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 31:
La iniciatinto de aplikado de Esperanto ĉe la Ruĝa Kruco estis la propagandisto de Esperanto en la franca armeo, [[Georges Bayol]]. Antaŭ la [[UK 1906|2-a Universala Kongreso]] li eldonis libreton pri utileco de Esperanto por flegado de diverslingvaj vunditoj, ankaŭ specialajn ŝlosilojn kun necesa frazaro por flega servo<ref>Esperanto kaj la Ruĝa Kruco, [[Monato (gazeto)|Monato]], nro 10, oktobro 2018</ref>. Post tio Esperanto komencis penetri en la naciajn societojn de Ruĝa Kruco.
 
Ekzemple en 1907 en la urbodomo de [[Antverpeno]] [[Van der Biest]] legis referaton pri Esperanto por anoj de la Belga Ruĝa Kruco. Kelkan tempon (1910) aperis faka gazeto ''Espéranto et Croix Rouge.'' Samkiel en la Universalaj Kongresoj de [[4-a UK|1908]] kaj [[5-a UK|1909]], ankaŭ dum la [[UK 1911|7-a UK]] de 1911 en [[Antverpeno]] reprezentis sin la [[Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco]] per [[Adolphe Moynier] kaj okazis ekzercoj de flegado de diverslingvaj vunditoj; ordonoj, demandoj k.&nbsp;a. estis farataj sole en Esperanto. En ili partoprenis plurdek portilistoj kaj multaj militaj kuracistoj; poste pri tio estis eldonita serio de poŝtkartoj.
 
Fine de la [[Unua Mondmilito]] la Ruĝa Kruco uzis la delegitan reton de [[UEA]] por retrovi homojn kaj kunvenigi gefamilianojn. Delegitoj skribis tiucelen proksimume 180 000 leterojn.
 
== Eksteraj ligiloj ==