Josip Pleadin: Malsamoj inter versioj

7 bitokojn aldonis ,  antaŭ 2 jaroj
sen resumo de redaktoj
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Neniu resumo de redakto
{{unua}}
{{informkesto homo}}
'''Josip PLEADIN''' (kromnomo: Joĵa) estas [[Kroatio|kroata]] [[esperantisto]]. Li naskiĝis la [[3-an de septembro]] [[1958]] en [[Đurđevac]]. Ekonomikan mezlernejon frekventis en [[Bjelovar]]. Esperantistiĝis aŭtodidakte en 1977 kaj poste partoprenis kurson ĉe Jim Cushing. En 1979 eklaboris en profesia esperantista entrepreno Internacia Kultura Servo en [[Zagreb]], unue kiel presisto poste kiel kompostisto. En 1977 li fondis Esperanto-klubon en Đurđevac, kies prezidanto kaj sekretario li estis dum 1977 respektive 1980. Gvidis Esperanto-kursojn en Elementa lernejo en Đurđevac, poste gvidis kursojn ankaŭ aliloke (BJelovar). Propagandis Esperanton ĉe Radio-Đurđevac, estis kuneldonanto kaj teknika redaktoro de la loka E-gazeto “Koko”. El la kroata tradukis 8 novelojn de G. Karlovčan kiuj aperis en “Novelaro”, eldonita de la loka klubo.
Estis reprezentanto de Bjelovara regiono en la Prezidantaro de KEL en 1980. En 1982 li fariĝis UEA-delegito por Đurđevac kaj en tiu funkcio restis ĝis nun. En la Kunordiga komitato de esperantistoj en Bjelovara regiono li aktivis kiel prezidanto (1982). Profesie laboris por Esperanto en IKS ĝis la jaro 1986. Fariĝis privata entreprenisto en grafika fako. Posedas presejon kaj eldonejon “Grafokom” kiu ekde sia ekesto en 1986 produktis multajn eldonaĵon en Esperanto (“Jugoslavia Stelo”, “ZELano”, “Koko”, “Tempo”, diversaj broŝuroj kaj libroj). Kompostis librojn por aliaj eldonistoj , el kiuj elstaras Esperanto-Ligo de [[Bosnio kaj Hercegovino]]. Dum certa periodo estis redaktoro de “Tempo” (1990-1991).
*[http://aleph.onb.ac.at/F?func=find-b&request=pleadin&find_code=WRD&x=8&y=5 Libroj] de kaj pri Josip Pleadin en la [[Esperantomuzeo_kaj_Kolekto_por_Planlingvoj|Kolekto por Planlingvoj kaj Esperanto-Muzeo]]
 
{{bibliotekoj}}
 
{{DEFAULTSORT:vivtempo|PLEADIN, Josip}}
[[Kategorio:Kroataj esperantistoj]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1958]]