Georgo Agrikola: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
e (+Bibliotekoj per AWB)
Neniu resumo de redakto
Ekde [[1514]] Agricola studis en [[Leipzig]], poste li laboris kiel instruisto en Leipzig kaj [[Zwickau]]. Li enkondukis kelkajn novajn instrumetodojn, sed tio ne plaĉis al ĉiuj samlernejanoj. En [[1522]] li do forlasis [[Saksio]]n kaj ekvivis en [[Bologna]], [[Italio]], kie li studis lingvojn kaj medicinon. Ekde [[1524]] li laboris en [[Venecio]]. Dum sia restado en Italio li akiris profundajn sciojn ne nur pri kuracado, sed ankaŭ pri la historio de la [[medicino]], pri [[farmacio]] kaj [[mineralo]]j.
 
En [[1526]] li revenis al sia patrujo Saksio, unue al Zwickau kaj Chemnitz. Jaron poste li eklaboris kiel urba apotekisto kaj kuracisto en Joachimsthal (nuntempe: [[JachymovJáchymov]]). Samtempe li esploris la geologion de la regiono, kaj la renkonto kun ministoj vekis lian intereson pri [[minekspluato]] kaj metalurgio. Sed ankaŭ politikaj temoj kaptis lian atenton: Kiam [[Turkio|turkaj]] trupoj proksimiĝis al [[Vieno]] en [[1529]], li vokis ĉiujn germanajn princojn al komuna, unueca kontraŭstaro.
 
En la jaro [[1530]] Agricola transloĝiĝis al [[Chemnitz]], kie li laboris kiel urba kuracisto kaj – ekde [[1546]] – ankaŭ kiel urbestro. Apud sia laboro li publikigis plurajn sciencajn verkojn, ekz. pri mezurunuoj en la antikveco, pri medicino, pri geologio, mineralogio kaj minekspluato. Li estis la unua kreinta la vorto [[Fosilio]]. Georgius Agricola mortis Chemnitz en 1555.