Kronvirusa malsano: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 33:
 
En la kontinenta Ĉinio jam estis konfirmitaj 1112 infektiĝoj kaj 41 mortoj. La aŭtoritatoj mobilizis militkuracistojn por sendi ilin al Uhano. 40 lokaj militkuracistoj jam luktas kontraŭ la infekto.
 
La {{daton|26|1}} oni informis, ke Usono, Francio kaj [[Rusio]] [[:n:Usono, Francio kaj Rusio planas evakui siajn civitanojn el Uhano|planas evakui siajn civitanojn]] el Uhano.
 
La Usona Departmento de Ŝtato planas evakui usonajn oficialulojn kun iliaj familianoj la 28-an de januaro. En flugo, direktiĝonta al [[San-Francisko]], limigita nombro de lokoj estos destinitaj ankaŭ por usonaj privatuloj, ĉefe por plej endanĝerigitaj.
 
Francio planas forporti siajn civitanojn kun iliaj geedzoj kaj infanoj el Uhano kaj la provinco Hubejo ĝenerale per busoj, veturontaj de Uhano al Changsha.
 
Rusio ankoraŭ konsultas Pekinon pri evakuado de la rusiaj civitanoj el la provinco.
 
Zorgiĝo kreskas tutmonde, ĉar dum lastaj 36 horoj nombroj de infektitoj kaj mortintoj duobliĝis. En la kontinenta Ĉinio estis registritaj jam 1975 infektiĝoj kaj 56 mortoj. Doktoroj kaj ĵurnalistoj el Uhano malferme akuzas lokajn aŭtoritatojn pri nekompetenteco kaj malkapabla bridi la epidemion, postulante ilian tujan eksigon.
 
Dume [[Kanado]] konfirmis la unuan infektiĝon en la lando. La paciento estas viro, veninta la 22-an de januaro el Uhano al [[Toronto]] tra Guangzhou.
 
== Infekta aganto: koronviruso ==