Granado: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kani (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
Kani (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 6:
'''Granado''', [[hispana lingvo|hispanlingve]] '''Granada''', estas urbo en la aŭtonoma regiono de [[Andaluzio]], [[Hispanio]]. Ĝi estas ĉefurbo de la samnoma provinco. Estas situa en la centro de la komarko Vega de Granada, je altitudo de 680 m s. m., en ampleksa depresio formita de la rivero [[Genil]] kaj de la deklivaro de la montomasivo plej alta de la [[Iberia Duoninsulo]], nome Sierra Nevada, kio markas ties klimaton.
Granado situas ĉe la piedo de la montaro [[Sierra Nevada (Hispanio)|Sierra Nevada]], en la renkontiĝo de la [[rivero Darro]] kun [[Genil]]. Ties loĝantaro estas de 243.341 homoj, el kiuj oni kalkulas ke ĉirkaŭ 70.000 estas studentoj.
Ties surfaco estas de 12.500 km². Ties koordinatoj estas jenaj: {{koordinatoj gm|37|13|N|3|41|U}}
La urbo estas [[sidejo]] de la Supera Tribunalo de Justico de Andaluzio, Sebto kaj Melilo, plej super organo de la jura povo en la regiono, same kiel de la Akuzistejo de Andaluzio, de la Konsulta Konsilio de Andaluzio, de la Notaria Kolegio de Andaluzio kaj de la Arkidioĉezo de Granado. Ĝi estas hejmo ankaŭ de aliaj regionaj institucioj kaj kulturaj kaj sciencaj kiel la Centro de Muzika Dokumentado de Andaluzio, la Biblioteko de Andaluzio, la Instituto de Astrofiziko de Andaluzio, la Andaluza Instituto de Geofiziko kaj Prevento de Tertremoj, la Instituto de Akademioj de Andaluzio, la Centro de Teatraj Studoj de Andaluzio kaj la Lerneja Konsilantaro de Andaluzio.
|