Kobe Bryant: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
iom por ke la artikolo ekzistu
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 12:42, 28 jan. 2020

Kobe Bean Bryant [ˈkoʊbi ˈbiːn ˈbɹaɪənt] (naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1978 en Filadelfio, Pensilvanio; mortis la 26-an de januaro 2020 en Calabasas, Kalifornio) estis usona korbopilkisto.

De 1996 ĝis 2016, Bryant ludis kiel pafadgardisto (Shooting Guard) ĉe Los Angeles Lakers, kun kiu li gajnis kvin NBA-ĉampionecojn. De 1998 ĝis 2013 li estis kontinue elektita al la plej bonaj ludantoj (de ĉiu NBA-teamo) de la respektiva sezono, en 2008 li ricevis la premion kiel MVP (mallongigo por Most Valuable Player en la angla - plej valora ludanto (de la regula sezono)). Kun 33.643 poentoj, li estas numero 4 sur la listo de la plej sukcesaj NBA-ludantoj laŭ poentoj. En la Somera Olimpiko de 2008 en Pekino kaj 2012 en Londono Bryant gajnis la oran medalon kun la usona nacia teamo.

Por sia laboro en la desegna mallonga filmo Dear Basketball, por kiu li verkis la skripton, li ricevis Oskaron en la kategorio "Plej bona Desegna Filmeto" kaj Emmy en la kategorio "Eksterordinara Postproduktita Grafika Dezajno".