Kronvirusa malsano: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 67:
 
En Hubejo kreskas kolero kontraŭ lokaj aŭtoritatoj, kiujn oni akuzas je nekompetenteco kaj malkapablo bridi la epidemion. La retumantoj akre kritikis la guberniestron Wang Xiaodong, kiu dum gazetara konferenco aperis sen masko kaj dufoje korektis sin mem, parolante pri nombro de haveblaj maskoj — unue li diris ke disponeblas 10,8 milionoj, poste 1,8 milionoj. Dum la sama aranĝo la ĝenerala sekretario de la provinca registaro Bie Bixiong’s ne kovris per masko sian nazon dum la urbestro de Uhano Zhou Xianwang surmetis maskon, supron-malsupren. La urbestro konstatis, ke 9 milionoj da loĝantoj restas en Uhano dum 5 milionoj sukcesis lasi ĝin antaŭ starigo de la kvaranteno.
 
La {{daton|29|1}} nombro de infektitoj en Ĉinio atingis 6052, kio [[:n:Nombro de infektitoj en Ĉinio superis tiun de SARS|superas ciferojn de Saroso]]. Nombro de la mortintoj jam atingis 132, el kiuj 125 en la provinco Hubejo. La 28-an de januaro nur en Hubejo estis registritaj pliaj 840 konfirmitaj infektiĝoj. Ĉirkaŭ 3300 homoj estis enhospitaligitaj en Hubejo, pli ol 20 mil observataj. Kuracistoj diras ke plejparto de la mortintoj aĝis pli ol 60 jarojn kaj havis sanproblemojn.
 
[[Tibeto]] sciigis pri la unua suspektata kazo, kio signifas ke la viruso atingis la lastan ankoraŭ ne infektitan regionon de Ĉinio. La registaro de Honkongo rifuzis fermi la limojn kun la kontinenta Ĉinio, kiel tion postulis opozicio. Responde al tio protestantoj atakas fervojon kaj aliajn transportajn liniojn, kiuj ligas la insulon al la kontinenta Ĉinio, klopodante tiel obstakligi la trafikon.
 
Tutmonde la viruso trafis jam almenaŭ 15 landojn. Sud-Koreio, Germanio, Hispanio kaj Barato pripensas evakuadon de siaj civitanoj el Uhano, dum Usono faris tion hieraŭ, sendinte specialan flugon. 240 evakuitaj usonanoj flugis al [[Ontario (Kalifornio)|Ontario]] ([[Kalifornio]]), ĉar en tiu urbo troviĝas flughaveno, antaŭ dek jaroj destinita de la registaro por akceptado de la evakuataj usonanoj. Ankaŭ Japanio sendis specialan flugon por evakui ĉirkaŭ 200 siajn civitanojn.
 
La flugkompanio [[United Airlines]] nuligis flugojn laŭ 24 itineroj al Ĉinio, inkluzive Honkongon. Usono proponis al Ĉinio akcepti teamon de usonaj fakuloj, kiuj helpos bridi la epidemion. En Japanio estas konfirmitaj tri infektiĝoj, inter kiuj estas maljuna ŝoforo de buso, kiu neniam vizitis Uhanon, sed dufoje veturigis ĉinajn turistojn en [[gubernio Nara]]. La transportitaj de li turistoj montris neniujn simptomojn de malsano kaj jam revenis al Ĉinio. Antaŭtage en Germanio estis registrita kazo, kiam loka viro infektiĝis de sia ĉina kolego. Tio estas la unuaj kazoj de transiro de la viruso ekster Ĉinio de homo al homo.
 
== Eksteraj ligiloj ==
* [https://www.monato.be/2003/008129.html Stefan Maul: Propagando danĝera] el [[Monato (gazeto)|MONATO]] (2003/06, p. 7)