Araba-israela konflikto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 192:
[[Dosiero:Bill Clinton, Yitzhak Rabin, Yasser Arafat at the White House 1993-09-13.jpg|eta|250px|dekstra|[[Jicĥak Rabin]], [[Bill Clinton]] kaj [[Jaser Arafat]] en [[Oslo]], [[1993]]. Tiuj negocadoj ne sukcesis instali pacon en Palestino.]]
Tiu ne estos la lasta milito inter Israelo kaj la arabaj najbaroj. Venos poste la milito de Libano de 1982, la kontraŭstaroj en Jerusalemo, la [[Intifado]]j, la [[Konflikto de la Gaza Sektoro (2008-2009)]], kaj finfine eĉ kun partopreno de Israelo en la [[Enlanda Milito en Sirio]].
 
== Interpaciga propono de 2020 ==
La {{daton|28|1|2020}} la [[usona prezidanto]] [[Donald Trump]] akompane de la israela ĉefministro [[Benjamin Netanjahu]] malkaŝis sian pacplanon por la regiono. Ili proponis starigon de palestina ŝtato kun limigata suvereneco, duobligon de la areo nuntempe loĝata de la palestinanoj kaj anekson al Israelo de triono de la disputata Cisjordanio. Jerusalemo daŭre estos la ĉefurbo de Israelo, kaj ĝia orienta parto estos la palestina ĉefurbo, kaj Usono havos ambasadorejojn en ambaŭ partoj. Inter Gaza-urbo kaj Cisjordanio navedos [[rapida trajno]]. Akcepton de la plano sekvos ekstera investado je 50 miliardoj da dolaroj, miliono da laborpostenoj kreotaj por palestinanoj dum jardeko kaj duobligota aŭ triobligota [[malneta enlanda produkto]] de la Palestina ŝtato La plano sekvas preskaŭ tri jarojn de intertraktado inter usonaj kaj israelaj oficialuloj, estritaj de la bofilo de Trump, Jared Kushner, kiu delonge havas proksimajn rilatojn kun Netanjahu kaj Israelo.
 
Palestinanoj, ne inkluzivigitaj j preparado de la plano, tuj rifuzis ĝin. «Jerusalemo ne estas vendota. Ĉiuj niaj rajtoj ne estas vendeblaj, nek trakteblaj. Kaj via ofero, la konspiro, ne estos akceptata», diris la palestina prezidanto [[Maĥmud Abbas]].
 
[Egiptio]] esprimis ŝaton pri la daŭraj klopodoj de Usono realigi justan kaj ampleksan pacsolvon al la palestina problemo. La [[Jordanio|jordania]] ministro pri eksteraj aferoj Ayman Safadi diris ke: «Jordanio subtenas ĉiun veran klopodon celantan atingi justan kaj ampleksan pacon, kiun la loĝantaro akceptos».
 
Ĉeestis en la Blanka Domo la ambasadoroj de Barejno, Omano kaj la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. «Kia plezuro estas, vidi vin ĉi tie», diris Netanjahu. «Kaj kian signon tio aŭguras por la nuntempo». [[Sauda Arabio]] elsendis komunikaĵon en kiu oni legas: «Je la [usona] anonco, la reĝlando ripetas sian subtenon al ĉiuj klopodoj celantaj atingi justan kaj ampleksan solvon al la palestina afero». La reĝlando estimas «la klopodojn de la registaro de prezidanto Trump disvolvigi ampleksan pacplanon inter la palestina kaj israela flankoj».
 
La sekretario de la [[Ligo de Arabaj Ŝtatoj]] Ahmed Aboul Gheit diris, ke post unua legado de la plano, ĝi montras grandan malŝparon de la leĝigitaj rajtoj de la palestinanoj, sed ke la organizaĵo estas atente studanta ĝin, kaj ke ĝi estas malferma al ĉiu serioza klopodo atingi pacon.
 
La [[Francio|franca]] [[Ministerio pri eksteraj aferoj (Francio)|ministerio pri eksteraj aferoj]] diris ke ĝi atente rigardas la proponon, ripetinte ke nepras du-ŝtata solvo.
 
== Vidu ankaŭ ==