Totemo kaj tabuo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Totemo kaj tabuo: Similaĵoj inter la mensaj vivoj de sovaĝuloj kaj de neŭrotikuloj''', aŭ '''Totemo kaj tabuo: Kelkaj puntoj de interkonsento inter la mensaj vivoj de sovaĝuloj kaj de neŭrotikuloj''', (en [[germana]]: ''Totem und Tabu: Einige Übereinstimmungen im Seelenleben der Wilden und der Neurotiker'') estas libro de [[1913]] de [[Sigmund Freud]], nome fondinto de [[psikoanalizo]], en kiu la aŭtoro aplikas sian laboron al la kampoj de [[arkeologio]], [[antropologio]] kaj al la studo de [[religio]]. Ĝi estas kolekto de kvar [[eseo]]j inspiritaj de la verkaro de [[Wilhelm Wundt]] kaj [[Carl Jung]] kiuj unue estis publikigitaj en la gazeto "Imago" (1912–13): nome "Hororo de incesto", "Tabuo kaj emocia ambigveco", "Animismo, magio kaj ĉiopoveco de la pensaro", kaj "La reveno de totemismo en la infaneco".
 
{{redaktata}}
Kvankam ''Totemo kaj tabuo'' estis konsiderita unu el la klasikaĵoj de antropologio, komparebla al la verkoj de [[Edward Burnett Tylor]] nome ''Primitive Culture'' (1871) kaj de Sir [[James George Frazer]] nome ''The Golden Bough'' (1890), la freud-a verko estas nuntempe konsiderata disprestiĝa fare de antropologoj. La kultura antropologio [[Alfred L. Kroeber]] estis frua kritikanto de ''Totemo kaj tabuo'', kaj publikigis kritikon de la verko jam en 1920. Kelkaj aŭtoroj tamen vidis pozitivan valoron en la verko.
 
"Hororo de incesto" temas pri [[incesto|priincestaj]] [[tabuo]]j adoptitaj de socioj kiuj kredas en [[totemismo]]. En "Tabuo kaj emocia ambigveco," Freud konsideras la rilaton de tabuoj al totemismo; li uzas siajn konceptojn ''projekcio'' kaj ''ambigveco'', disvolvigitaj dum sia laboro kun neŭrozaj pacientoj en Vieno, por studi la rilaton inter tabuo kaj totemismo.
{{redaktata}}