Araba-israela konflikto: Malsamoj inter versioj

(→‎Interpaciga propono de 2020: {{main|Traktato de la Jarcento}})
Palestinanoj, ne inkluzivigitaj j preparado de la plano, tuj rifuzis ĝin. «Jerusalemo ne estas vendota. Ĉiuj niaj rajtoj ne estas vendeblaj, nek trakteblaj. Kaj via ofero, la konspiro, ne estos akceptata», diris la palestina prezidanto [[Maĥmud Abbas]].
 
[[Egiptio]] esprimis ŝaton pri la daŭraj klopodoj de Usono realigi justan kaj ampleksan pacsolvon al la palestina problemo. La [[Jordanio|jordania]] ministro pri eksteraj aferoj Ayman Safadi diris ke: «Jordanio subtenas ĉiun veran klopodon celantan atingi justan kaj ampleksan pacon, kiun la loĝantaro akceptos».
 
Ĉeestis en la Blanka Domo la ambasadoroj de Barejno, Omano kaj la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. «Kia plezuro estas, vidi vin ĉi tie», diris Netanjahu. «Kaj kian signon tio aŭguras por la nuntempo». [[Sauda Arabio]] elsendis komunikaĵon en kiu oni legas: «Je la [usona] anonco, la reĝlando ripetas sian subtenon al ĉiuj klopodoj celantaj atingi justan kaj ampleksan solvon al la palestina afero». La reĝlando estimas «la klopodojn de la registaro de prezidanto Trump disvolvigi ampleksan pacplanon inter la palestina kaj israela flankoj».
94

redaktoj