Sanĉo Panzo: Malsamoj inter versioj

908 bitokojn aldonis ,  antaŭ 1 jaro
sen resumo de redaktoj
e
[[Dosiero:Quixo-panza.jpg|right|thumb|250px|'''Sanĉo Panzo''' lamentas la falon de sia mastro.]]
'''Sanĉo Panzo''' (originale, '''Sancho Panza'''; ankaŭ videbla kiel '''Panço'''; "Panza" [[hispana lingvo|hispanlingve]] signifas "[[ventro]]") estas la [[heroa flankulo|vojaĝo-kunulo]] kaj [[eskviro]] de [[Don Kiĥoto]], kaj [[fikciulo]] de la romano ''Don-Kiĥoto el Manĉo'' far [[Miguel de Cervantes]].
 
Ofte oni indikis, ke la paro formita de Sanĉo Panzo kaj Don Kiĥoto, klare montras la [[kontrasto]]n inter [[realismo]] (ĉe Sanĉo) kaj [[idealismo]] (ĉe Don Kiĥoto). Ja dum la tuta verko la [[kavaliro]] Don Kiĥoto vidas malreale la aferon (gigantoj kie estas muelejoj) dum Sanĉo klare vidas la realon ([[muelejo]]j). Tamen la konstanta kunestado de ambaŭ [[rolulo]]j ebligis ke ĉefe en la dua parto de la verko Sanĉo iĝas kontaĝita de la idelismo de la mastro. Li vere kredas, ke li estis nomumita guberniestro kaj kiam fine de la verko kaj de sia vivo la kavaliro jam ne plu volas aventuri, Sanĉo insistas, ke oni pluigi la idealisman itineron.
 
==En Esperanto==
* "La morto de Sanĉo" de Jean de la Ville de Mirmont, en Cervantes - Brel - De la Ville de Mirmont, ''Don Kiĥoto en Barcelono - La strebo - La morto de Sanĉo'', Espéranto Gironde, Barcelono, 2019. 20 pp. Pri Sanĉo pp. 14-17.
 
{{vikicitaro}}
208 191

redaktoj