Wenceslas Bojer: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e +Bibliotekoj per AWB
e Botanika ĝardeno Sir Seewoosagur Ramgoolam
Linio 1:
{{Informkesto homo}}
'''Wenceslas BOJER''' (naskiĝinta la [[23-an de septembro]] [[1795]] en [[Regiono Plzeň|Kasejovice-Řesanice]], mortinta la [[4-an de junio]] [[1856]] en [[Port-Luiso]]) estis aŭstria naturscienculo.
 
Linio 11 ⟶ 12:
Poste li setlis sur la insulo [[Maŭricio]], esploris ĝian flaŭron detalege kaj hejmigis tie multajn fremdajn ekspluateblajn botanikaĵojn.
 
Li fondis en 1829 (poste li fariĝis ankaŭ ties vicprezidento) kun [[Charles Telfair]], [[Jacques Delisse]] kaj [[Julien Desjardins]] la Naturhistorian societon de Maŭricio ''(Société royale des Arts et des Sciences de l'île Maurice))'', la unua siaspece de Maŭricio.
 
Ekde 1824 Bojer laboris ankaŭ kiel interpretisto en Afriko. En 1842 li fariĝis kuratoro ĉe la Muzeo Desjardins kaj en 1848 direktoro de la botanika ĝardeno ''[[Botanika ĝardeno Sir Seewoosagur Ramgoolam|Jardin des Pamplemousses]]''. En 1849 li elektitis membro de la fakula akademio [[Leopoldina (akademio)|Leopoldina]].
 
Lia ĉefverko estis "Hortus Mauritianus" (1837), kiu enhavas liston de ĉeiuj plantoj sovaĝaj kaj kultivataj de Maŭricio. Lia lasta verko ''Rapport sur le Tarandeur des cannes'' (1856) traktis la damaĝbeston ''Diatraea saccharalis'', kiu detruis en la 1850-aj jaroj du trionojn de la sukerkano en Maŭricio. Por ties ekstermo la guberniestro estis promesinta monpremion de 50.000 frankoj.