Prononco de Esperanto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (-http://bertilow.com +https://bertilow.com)
Linio 6:
Konsiderante ke la prezento de la prononco en la Fundamento de Esperanto ellasas multajn detalojn kaj ke oni povas renkonti sufiĉe vastan variadon en la efektiva prononco de Esperanto, eĉ se oni konsideras nur homojn, kiuj gramatike kaj vortprovize bone regas Esperanton, oni povus dubi pri la ekzisto de prononca normo, kiu detale determinas kio estas bona Esperanta prononco kaj kio ne. Tamen diversaj studoj, precipe la tre sistemeca studo, kiun Oksana Burkina faris por sia doktoriĝo,<ref name="Burkina18">Resumo de la disertacio "Произносительная норма в эсперанто" ("Prononca normo en Esperanto") de Oksana Burkina en [http://esperantic.org/dosieroj/file/IpI70-3-09.pdf informilo por interlingvistoj n-ro 70], paĝo 18</ref> montras ke Esperanto-parolantoj havas tre unuecan opinion pri bona prononco, kaj ke sekve la prononca normo ekzistas kiel socia fenomeno en la komuna konscio de la Esperanto-parolantoj.
 
Ĉi tiu prononca normo estiĝis sen lingva planado surbaze de internacia parola uzado de Esperanto.<ref>Burkina, O. (2005): "Rimarkoj pri la prononca normo en Esperanto" (paĝo 8), ''Lingvaj kaj historiaj analizoj. Aktoj de la 28-a Esperantologia Konferenco en la 90-a Universala Kongreso de Esperanto''</ref> En la estiĝo de ĉi tiu normo aparte rolis unuflanke la strebadoj al bona interkompreno, al la Zamenhofa idealo "por unu sono unu litero" kaj al la forigo de nacilingva influo, kaj aliflanke kelkaj malimplicite transdonataj opinioj pri boneco kaj malboneco de diversaj prononcoj.<ref>Wells, J. (1978): "Lingvistikaj aspektoj de Esperanto", paĝoj 25-26</ref><ref>Burkina, O. (2005): "Rimarkoj pri la prononca normo en Esperanto" (paĝoj 9-10), ''Lingvaj kaj historiaj analizoj. Aktoj de la 28-a Esperantologia Konferenco en la 90-a Universala Kongreso de Esperanto''</ref> Unu ekzemplo de parto de la prononca normo kiu firmiĝis pro tia malimplicite transdonataj opinioj estas la norma prononco de la fonemo /r/ kiel langopinta vibro [r].<ref name="Wells26"/> La Fundamento de Esperanto samtempe egaligis la Esperantan /r/ kun la sufiĉe diversaj /r/-oj de la lingvoj angla, franca, germana, pola kaj rusa, kaj sekve lasis pli da libereco por la prononco de /r/; sed jam baldaŭ aperis la opinio ke la vibra langopinta [r] (kiel en la rusa kaj pola, kaj aldone ankaŭ en la itala) estas la normalabona prononco, kvankamkaj la plejtiu oftaopinio formoiĝis dependasparto de la devenanun regiono,firmiĝinta kajprononca modernajnormo. gramatikaj libroj kielAliflanke la [[Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko]] konsideras formojn, kiel la vibran velanuvulan [ʀ], "tute bonajn aŭbona akcepteblajnalternativo".<ref name="PMEG - Bazaj elparolaj reguloj">{{citaĵo el la reto |url=https://bertilow.com/pmeg/skribo_elparolo/elparolo/bazaj_reguloj.html |titolo=Bazaj elparolaj reguloj |alirdato=2018-01-30 |verko=PMEG |arkivurl=https://web.archive.org/web/20171230115030/https://bertilow.com/pmeg/skribo_elparolo/elparolo/bazaj_reguloj.html |arkivdato=2017-12-30 }}</ref>
 
Kie ne estas aparta mencio de nenormaj variaĵoj, la resto de ĉi tiu artikolo klarigas ĉi tiun norman prononcon de Esperanto. Ĉar Esperanto estas lingvo kies parolantoj ĝenerale ne parolas ĝin kiel ĉefan lingvon, la reala prononco relative ofte devojiĝas de ĉi tiu normo sub la influo de aliaj lingvoj. Listo de kutimaj devojiĝoj troviĝas en la artikolo [[Listo de misprononcadoj]].