Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Duobla artikolo: respondo al komento pri "duobla artikolo"
Pauchjo (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo Altnivela poŝaparata redaktado
Linio 140:
 
: Dankon pro via komento, [[Uzanto:Pauchjo|Pauchjo]]. Mi ne tute konsentas, pro tio, ke nia estanta artikolo «devo» respondas al la angla «duty», la franca «devoir» kaj la itala «dovere», kaj mia nova paĝo «devontigo» respondas al la angla «obligation», la franca «obligation (philosophie)» ka la itala «obbligo». Ŝajnas al mi, ke la du konceptoj ne estas tute egalaj. — [[Uzanto:Objectivesea|Objectivesea]] ([[Uzanto-Diskuto:Objectivesea|diskuto]]) 10:23, 5 feb. 2020 (UTC)
 
Post iom da esploro, la paĝo «[[devo]]» ŝajnas esti mikso de tiuj du konceptoj. Mi konsentas ke «''devoir''» kaj «''obligation''» ne estas identaj, sed ne necese konsentas ke «devontigo» estas la ĝusta nomo koresponde al «''obligation''», kies plej taŭga traduko estus [[obligacio]] laŭ streĉita senco pro [[fr:Glissement sémantique]] (t.e. ke estus prefere krei paĝon [[Obligacio (filozofio)]] kaj ŝanĝi la aktualan nomon de [[Obligacio]] al [[Obligacio (financo)]]). La problemoj estas du, kiuj kuŝas en tio, ke 1-e oni devas trovi fontojn de uzado por pravigi la terminojn; kaj 2-e, la konceptoj inter si ne netaj estas. Pluse, oni renkontus du plusajn obstaklojn, nome, ke svarmas sektanoj de bonalingvismo kiuj rezistas precizon prefere al simplismo, kaj multaj parolantoj havas ksenofobion kontraŭ ĉio anglo-franca kiaj ĉi konceptoj. Bonan ŝancon en la kontraŭfluo! [[Uzanto:Pauchjo|Pauchjo]] ([[Uzanto-Diskuto:Pauchjo|diskuto]]) 10:55, 5 feb. 2020 (UTC)