Ĉe akvorando: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
'''''Ĉe akvorando''''' ([[Ĉinaj lingvoj|ĉinlingve]] : '''水浒传''' ''Shuǐ hǔ zhuàn'') (elp. ''Ŝui hŭ ĝuan'') estas [[ĉinlingva literaturo|ĉina]] romano, kiu rakontas la aventurojn de cent ok famaj ĉinaj geherooj.
 
''Ĉe akvorando'' estas la unua romano pri kamparana ribelo en la feŭda socio en la literatura historio de Ĉinio. Ĝin verkis [[Ŝi Nai'an]], literaturisto en la komenca periodo de [[Ming-dinastio]], kolektinte nekoherajn rakontojn pri la kamparana ribelo estrata de Song Jiang, rafininte kaj polurinte ilin surbaze de tradiciaj rakontoj kaj teatraĵoj.

Priskribante la batalon de la kamparana armeo estrata de Song Jiang kun Liangŝan-monto kiel la bazloko, la romano fidele montras la klasajn kontraŭdirojn en la feŭda socio de Ĉinio kaj la naskiĝon, disvolviĝon kaj neeviteblan malvenkon de la kamparana ribelo. Laŭ la pensfadeno "oficistoj igas la popolon ribeli" la romano malkaŝas kaj skurĝas la putran regantaron, fervore laŭdas la heroan spiriton de la ribelantoj. La intrigoj estas komplikaj kaj la karakteroj de la herooj delikate priskribitaj. La aŭtoro priskribis la heroojn konforme al ilia deveno, vivovojo kaj ŝanĝiĝo de la medioj. En la romano la aŭtoro talente priskribis 108 bravajn figurojn. La lingvo estas klara, viveca kaj humura. Malgraŭ, ke la romano estis malpermesita nelonge post sia apero, ĝi neniam ĉesis cirkuli inter la popolanoj.
 
Ekzistas versio en Esperanto, tradukita de [[Laŭlum]] (serio [[Serio Oriento-Okcidento]], n-ro 35), [[Pekino]]: Ĉina Fremdlingva Eldonejo, 2004.