Erfurto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 149:
Dume la en 1918 proklamita [[Vajmara Respubliko]] komenciĝis per mizeroj kaj interna milito, la folaj 1920-aj jaroj alportis certan maldepresion kaj urboplanadajn iniciatojn (loĝdomoj konstruitaj [[Bauhaus|baŭhaŭsstile]]; naĝejo ĉe la [[Norda parko (Erfurt)|Norda parko]]; [[Flughaveno Erfurt-Weimar|flughaveno ĉe Roter Berg]], [[Stadiono Steigerwald]]). La [[Anger-muzeo (Erfurt)|Anger-muzeo]] estis unu el la artaj centroj de modernismo. Tiun mallongan epokon de prospereto haltigis la [[Monda ekonomia krizo]] de 1929. Sekvis la potencakiro de la [[nazioj]]. La bombardoj dum la [[Dua mondmilito]] estis, kompare al aliaj urboj, kun relative malgrandaj perdoj kun "nur" 1600 viktimoj. Al tiu cirkonstanco ŝuldas Erfurto la grandparte ĝis hodiaŭ konservita historia aspekto de la urbokerno. Erfurto estis kaptita la 12an de aprilo 1945, fare de la usona armeo.<ref>Stanton, Shelby, ''World War II Order of Battle: An Encyclopedic Reference to U.S. Army Ground Forces from Battalion through Division, 1939-1946'', Stackpole Books (Reviziita Eldono 2006), p. 150</ref> La 3an de julio, usonaj trupoj lasis la urbon kaj ĝi iĝis parto de la Soveta Zono de Okupado kaj poste de la [[Germana Demokratia Respubliko]].
 
Post la fondiĝo de [[GDR]] kaj la fermo de la landlimoj ene de Germanio (kulmino: konstruo de la [[Berlina muro]] en 1961) la divido de Germanio estu por ĉiam. Tamen iĝis en 1970 en Erfurto la unua [[pintkunveno]] inter la estroj de la du germanaj ŝtatoj; multaj erfurtanoj ovaciis kaj ĝojkriis tiam al la okcidentgermana kanceliero [[Willy Brandt]] staranta ĉe hotelĉambra fenestro de la hotelo "[[Erfurter Hof]]" (kontraŭe la la ĉefa stacidomo). En Turingio Erfurto transprenis la rolon de ĉefurbo (antaŭe: Weimar), ĝis 1952. Post la nova administrada dispartigo de GDR ĝi iĝis distrikta ĉefurbo (''Bezirk Erfurt''). Ĝi evoluis diname: diversaj kombinatoj; [[Flughaveno Erfurt-Weimar|flughaveno en Bindersleben]], [[Pedagogia Altlernejo Erfurt/Mühlhausen|altlernejo pedagogia]], akademio medicina, [[Zoologia ĝardeno de Erfurto|zoo]], [[Erfurta Ĝardenekspozicio]] ktp.) En la nordo kaj la sudo konstruitis multaj loĝdomblokoj. ĴaudeĴaŭde la 26-an de oktobro 1989 ĉirkaŭ 40.000 erfurtanoj kolektiĝis sur la katedralplaco por manifesti proteston kontraŭ la komunisma reĝimo. En la 10-a/11-a de novembro la urbestrino Rosemarie Seibert kaj la [[Sozialistische Einheitspartei Deutschlands|SED]]-distriktestro Gerhard Müller demisiis. En la 4-a de decembro la [[Stasi]]-ejoj okupitis.
 
=== Erfurto en [[FRG]] ===