Konservativismo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Margaret_Thatcher_portrait.jpg estas anstataŭigita per Margaret_Thatcher_stock_portrait_(cropped).jpg. [[commons:User:CommonsDelinker|Commons
Linio 29:
En 1835, konservativula ĉefministro [[Robert Peel]] publikigis la Tamworth Manifeston en kiu li promesis aprobi moder-politikan reformon. Tio markis la komencon de la transformo de brita konservativismo de ''High Tory'' reagismo direkte al pli moderna formo bazita sur "konservado." La partio iĝis konata kiel la [[Konservisma Partio (Britio)|Konservativa Partio]] kiel rezulto el tio, nomo kiun ĝi retenis ĝis nune. Peel, aliflanke, ankaŭ estus la radiko de disigo en la partio inter la tradiciaj konservativuloj (gviditaj fare de la Grafo de Derbio kaj [[Benjamin Disraeli]]) kaj la "Peelitoj" (kondukitaj unue fare de Peel mem, poste de la Grafo de Aberdeen). La disigo okazis en [[1846]] pro la temo de libera komerco, kiun Peel apogis, kontraŭ protektismo, apogita de Derbio. La plimulto de la partio helpis al Derbio, dum proksimume trionofordisiĝis, poste kunfalante kun la ŭig-liberaloj kaj la radikaluloj por formi la [[Liberala Partio (Britio)|Liberalan Partion]]. Malgraŭ la disigo, la ĉefa Konservativa Partio akceptis la doktrinon de libera komerco en [[1852]].
 
[[Dosiero:Margaret Thatcher stock portrait (cropped).jpg|eta|160px|[[Margaret Thatcher]] (1925–2013)]]
En la dua duono de la jarcento estis la liberaluloj kiuj estis alfrontitaj kun politikaj skismoj, la plej grava pro la irlanda aŭtonomeco. Gvidanto [[William Gladstone]] (mem iama ''Peelite'') serĉis doni al Irlando gradon da [[aŭtonomio]], movo kiu estis kontraŭbatalita de elementoj en kaj la maldekstraj kaj dekstraj flankoj de lia partio. Tiuj forfendetiĝas por iĝi la Liberalaj Uniistoj (gvidite de [[Joseph Chamberlain]]), formante koalicion kun la Konservativuloj antaŭ kunfalado kun ili en 1912. La liberaluniista influo trenis la partion direkte al la maldekstro; kaj tiele konservativulaj registaroj pasis kelkajn progresemajn komence de la 20-a jarcento. Ekde la fino de la 19-a jarcento, la tradiciaj komercistaj subtenantoj de la britia Liberala Partio eniris en la Konservativulojn, igante ilin la partio de negoco kaj [[komerco]].<ref>Feuchtwanger, p. 273</ref>