Vikipedio:Diskutejo/Lingvejo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 299:
 
::Kompreneble Vikipedio estas sendependa enciklopedio, tamen oni atentu, ke oni ne skribu en maniero kalumnia aŭ malrespekta al la temulo de artikolo, ĉar tio povus esti kontraŭ la reguloj rilate biografiojn de vivantaj personoj kaj kontraŭ lokaj leĝoj. Mi komprenas, ke "ri" ankoraŭ ne estas vaste akceptita kiel seksneŭtrala pronomo, kaj tial mi ankaŭ eksplicite klarigis en mia proponita regulo, ke ni ne uzu ĝin ĝenerale, sed nur por paroli pri homoj, por kiuj "li" kaj "ŝi" ne estas taŭgaj. Dum la lasta Universala Kongreso en Finnlando mi faris demandon pri "ri" dum la programero en kiu la Akademio de Esperanto respondas al demandoj: pluraj akademianoj esprimis sian kontraŭon al la ĝenerala uzado de "ri", sed tamen uzas ĝin por paroli pri persono, kiu petas seksneŭtralan priparoladon. Intertempe la pronomo jam iĝis sufiĉe vaste akceptita alternativa pronomo por paroli pri neduumulo. {{Uzanto:Robin van der Vliet/Subskribo}} 22:12, 6 feb. 2020 (UTC)
:::{{Por}} Mi konsentas kun la regulo pri pronom-uzo, kiun Robin proponi supre. Mi ŝatus atentigi pri tio, ke tiu regulo necesigas iometan revortumon ankaŭ en la paĝo [[Vikipedio:Lingvaĵo]]. Tie ĝuste nun aperas la jena regulo: "Oni uzu la Esperantan gramatikon tiel, kiel ĝi kutime estas uzata kaj akceptata. (Do ekzemple, evitu riismon, naismon.)" Mi proponas, ke ni ĉi tie anstataŭigu riismon per alia pli klara ekzemplo de kontraŭ-norma Esperanto, ekzemple [[egzismo]]. [[Uzanto:Marcos|Marcos]] ([[Uzanto-Diskuto:Marcos|diskuto]]) 00:23, 7 feb. 2020 (UTC)
::::Tiu ĉi diskuto rilatas nur al pronomo por paroli pri neduumuloj (bezono por kiu ekzistas nur unu proponita pronomo), tute ne al riismo, ĝiismo… (temoj pri kiuj ne ekzistas ĝenerala interkonsento). Do la ĝenerala regulo pri evito de riismo kaj simile plu necesas. [[Uzanto:Golfestro|Golfestro]] ([[Uzanto-Diskuto:Golfestro|diskuto]]) 06:45, 7 feb. 2020 (UTC)
:Laŭ mi, estas necese precizigi ke temas pri la radikala riismo sed oni povas diri "ri" pri neduumulo. [[Uzanto:Paculo|Paculo]] ([[Uzanto-Diskuto:Paculo|diskuto]]) 10:26, 7 feb. 2020 (UTC)
:: Responde al Golfestro: La problemo estas, ke "riismo" estas malklara vorto. Ĝi povas signifi ajnan uzon de "ri" (do ankaŭ uzon de "ri" por neduumuloj), kaj ĝi povas signifi radikalan riismon, do ĉiaman uzon de "ri". Ni povas solvi tiun problemon per aldono de la vorto "radikalan" antaŭ "riismon", sed tiam ni devas atenti, ke "radikala riismo" fakte estas klare difinita en la paĝo pri riismo. [[Uzanto:Marcos|Marcos]] ([[Uzanto-Diskuto:Marcos|diskuto]]) 14:05, 7 feb. 2020 (UTC)
{{kontraŭ}} Laŭ la kvina regulo de la Fundamenta Gramatiko ekzistas nur la tri singularaj pronomoj: li, ŝi, ĝi. Krome mi dubas, ke Vikipedio subite subtenu iel ruze per aldono al sia regularo, la tiel nomatan riismon. --[[Uzanto:Tlustulimu|Tlustulimu]] ([[Uzanto-Diskuto:Tlustulimu|diskuto]]) 14:23, 7 feb. 2020 (UTC)
:Do kiel ni laŭ vi skribu pri neduumuloj? Ĉu ni misasignu sekson al ili? Ĉu ni eble misasignu sekson al ĉiuj homoj, por ne diskriminacii kontraŭ neduumuloj? [[Uzanto:Marcos|Marcos]] ([[Uzanto-Diskuto:Marcos|diskuto]]) 15:03, 7 feb. 2020 (UTC)